Hispana lingvo - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana, Kastilia
español, castellano
Hispan-parolantaj ŝtatoj
natura lingvo
• lingvo •
moderna lingvo
• homa lingvo
Castilian • West Iberian
Parolata en
(vidu
sube
Parolantoj
485 000 000
Denaskaj parolantoj
proksimume 400 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por
inter 60 kaj 100 milionoj
Skribo
latina
kun kelkaj aldonoj
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en
Argentino
Bolivio
Ĉilio
Kolombio
Kostariko
Kubo
Ekvadoro
Salvadoro
Hispanio
Gvatemalo
Ekvatora Gvineo
Honduro
Meksiko
Nikaragvo
Panamo
Paragvajo
Peruo
Okcidenta Saharo
Dominika Respubliko
Urugvajo
Venezuelo
Reguligita de
Asocio de akademioj de hispana lingvoj (
Real Academia Española
kaj 21 aliaj)
Lingva statuso
1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
ISO 639
-1
es
ISO 639
-2
spa
ISO 639-3
spa
SIL
SPN
Glottolog
stan1288
Angla
nomo
Spanish
Franca
nomo
espagnol
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
Vikipedio
Vizitu
vikipedion
en la hispana lingvo
La
hispana lingvo
aŭ
kastilia lingvo
hispane
español, castellano
) estas
latinida
lingvo
origininta en la
hispana
historia
regiono
de
Kastilio
, kaj nuntempe parolata ĉefe en
Hispan-Ameriko
kaj Hispanio.
La hispana estas
oficiala lingvo
en Hispanio,
Hispanameriko
Argentino
Bolivio
Ĉilio
Domingo
Ekvadoro
Salvadoro
Gvatemalo
Honduro
Kolombio
Kostariko
Kubo
Meksiko
Nikaragvo
Panamo
Paragvajo
Peruo
Puerto-Riko
Urugvajo
kaj
Venezuelo
) kaj
Ekvatora Gvineo
. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en
Okcidenta Saharo
, norda
Maroko
Andoro
Ĝibraltaro
Trinidado kaj Tobago
Belizo
Kanado
Germanio
Francio
kaj
Svislando
. Laŭ la oficiala
usona
censo
de
2000
, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de
Hialeah
Florido
), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en
Filipinoj
, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas
unu el la ses oficialaj lingvoj de
UNO
(kun la
ĉina
angla
rusa
araba
kaj la
franca
), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la
Eŭropa Unio
, la
Afrika Unio
kaj unu el la kvin oficialaj lingvoj de
Merkosudo
(kun la
portugala
gvarania
ajmara
kaj la
keĉua
). Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao
. Ĝi tamen apenaŭ influis
Esperanton
rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de
dualingvanoj
, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster
Ameriko
, malpli ofte.
La hispana plej similas al la
portugala
kaj la
kataluna
: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta
Iberio
, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de
Kastilio
, pro kio ĝi nomiĝis origine kaj nuntempe ankoraŭ nomiĝas "kastilia".
Akademio
nomata
Real Academia Española
(Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Papiamento
kaj la
ĉabakana
estas
kreolaj lingvoj
kun hispana influo. La
tagaloga
ankaŭ estas lingvo tre influita de la hispana.
En la
kanaria
insulo
La Gomera
, oni konservas
fajfan variaĵon
de la loka hispana, nomatan
silbo
Historio
redakti
redakti fonton
Mapo pri la lingvoj parolataj sur la
Ibera duoninsulo
: la hispana bildigita helverda
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "
kastilia lingvo
", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la
Okcidenta Romia Imperio
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de
Francio
kaj
Italio
. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj
Rioĥo
) havis
subtavolon
eŭskan
. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis
eŭskoj
. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas
glosoj
en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en
San Millán de la Cogolla
en la
10-a jarcento
. La potenco de Kastilio, kiu post
Reconquista
restis la plej granda regno en
Iberio
, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la
galega
, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj.
En la
Mezepoko
la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa
araba lingvo
, ĉu rekte ĉu per
la mozarabaj latinidoj
, ĉefe pri
terkulturo
juro
kaj milito. Ankaŭ
francaj
vortoj pri
feŭdismo
estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiun
Alfonso la 10-a de Kastilio
fondis en
Toledo
En
1492
la
Katolikaj Gereĝoj
komisiis
Antonion de Nebrija
verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (
sefardoj
) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la
15-a jarcento
, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la
judhispana lingvo
estas konservata en
Israelo
Balkanio
Turkio
kaj
norda Afriko
Inter la
16-a jarcento
kaj la
18-a jarcento
, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al
Ameriko
. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de
Tierra del Fuego
ĝis Madrido.
Dum
Renesanco
, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj
italaj
, francaj kaj
klasiklatinaj
. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Ortografio
redakti
redakti fonton
Alfabeto
redakti
redakti fonton
Ĝi estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj al
angla
askia
alfabeto plus la supersignita litero
(majuskle,
), kaj 3
digrafoj
ch
ll
kaj "rr" .
a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, ll, m, n, ñ, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.
Nomoj de la literoj/digrafoj, laŭ hispana lingvo:
a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, eñe, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta
Digrafoj
redakti
redakti fonton
Ekde
1803
la
digrafoj
ch
ll
, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde
1994
digrafoj
estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj.
Tamen, ili konservas sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.
Do, la vortoj "cabeza", "chamán", "curva", "lava", "lluvia", "luna" ordiĝus jene:
cabeza
curva
chamán
lava
luna
lluvia
(malnova sistemo)
cabeza
chamán
curva
lava
lluvia
luna
(aktuala sistemo)
Ankaŭ la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ĉapitrojn por
ch
kaj
ll
, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ĉapitrojn. La ŝanĝon faciligis la fakto, ke en la hispana ne ekzistas vortoj, en kiuj la kombinojn
c-h
aŭ
l-l
oni prononcas aparte, male al la
kataluna lingvo
, kiu skribe kaj prononce distingas inter
ll
kaj
l·l
La kombino
qu
estas konsiderebla digrafo, ĉar
neniam aperas antaŭ alia litero ol
; sed en vortaroj la koncerna sekcio estas titolata nur per
Kornoj kaj aliaj supersignoj
redakti
redakti fonton
Vokaloj povas esti supersignitaj per
dekstra korno
á, Á, é, É, í, Í ó, Ó, ú, Ú
; kaj krome litero
per
tremao
ü, Ü
Kornoj
havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd.
korespondan sekcion
) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ŝanĝas la prononcon de la vokaloj.
Tremao
signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.
Specialaj simboloj
redakti
redakti fonton
En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:
Kri-aperta simbolo:
, (
U+161
),
¡pero qué has hecho!
Demand-aperta simbolo:
, (
U+191
),
¿Dónde he dejado las llaves?
Kelkaj ortografiaj reguloj
redakti
redakti fonton
nur konsistigas la
digrafon
qu
, en la kombinoj
que
qui
. Ekz.: "re
que
són", "ar
qui
tectura". Ĝi neniam aperas senpere, krom en fremdaj nomoj.
En normala teksto, kie normalaj reguloj de interpunkcio aplikeblas, se majuskligota simbolo estas
digrafo
, oni majuskligu
nur
la unuan literon de la
digrafo
. Ekz.:
Chimenea
Llama
Quemadura
aperas antaŭ la vokaloj
a, o, u
kaj antaŭ konsonantoj. Do, la grupoj
ze
zi
estas ege esceptaj (kurioze, la propra nomo de la litero estas unu tia escepto); ofte esceptoj venas el vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj.
povas aperi antaŭ kiu ajn konsonanto krom
kaj
, kie nepre estu
. Ekz. "e
pezar". Tio implicas, ke en kunmetitaj vortoj,
ŝanĝiĝas al
se ĝia loko estas antaŭ
p, b
. Ekzemple "tente
pié" (el "tente e
pié").
En kunmetitaj vortoj, simpla
duobliĝas se ĝi falas inter du vokaloj. Ekz.: "costa
rr
icense" (el "
Costa
ica
").
Tremaa
) aperas nur en la grupoj
güe
güi
por signi ke
efektive prononciĝas (vd.
korespondan sekcion
). Ekz.: "cig
eña".
Korno
super vokalo de unusilaba vorto montras alian signifon al senkorna vorto. Ekzemploj:
te
(vin) -
té
(teo)
mas
(sed) -
más
(pli, plu, plus)
Prononco
redakti
redakti fonton
La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ĝia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.
La
fonemoj
de la hispana lingvo povas esti sufiĉe bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj al
Internacia Fonetika Alfabeto
Vokaloj
redakti
redakti fonton
Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj:
a, e, i, o, u
, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiam
i, u
diftongiĝas
Krome, izolita aŭ interkonsonanta litero
prononciĝas kiel esperanta
Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., la
kataluna
).
Diftongoj
redakti
redakti fonton
La neakcentitaj vokaloj
i, u
apud aliaj vokaloj preskaŭ ĉiam diftongiĝas al respektive esperantaj
j, ŭ
. Ekzemploj:
peine
[pej-ne]
neumático
[neŭ-ma'-ti-ko]
Diego
[dje-go]
muesca
[mŭes-ka]
En la kombinoj
vokalo-y-konsonanto
(malofta) kaj
vokalo-y-vortofino
, la litero
sonas kiel esperanta
. Ekz.:
hoy
[oj].
Konsonantoj
redakti
redakti fonton
Jenaj konsonantoj samsonas, en ajna okazo, al koresponda esperanta konsonanto:
b, d, f, k, l, m, n, p, s, t
Tamen, konsideru ke la
ploziveco
de
b, d, p, t
estas pli milda en la hispana ol en Esperanto.
redakti
redakti fonton
Antaŭ
a, o, u
kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta
. Ekz.
casa
[ka-sa],
actitud
[ak-ti-tud']. En
Galegio
, pro influo de la
galega
lingvo,
antaŭ konsonanto ne prononciĝas.
Antaŭ
e, i
ĝi samsonas al hispana
(vd.
sube
).
redakti
redakti fonton
Antaŭ
a, o, u
kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta
. Ekz.:
gato
[ga-to],
estigma
[es-tig-ma].
Antaŭ
e, i
ĝi samsonas al esperanta
Por atingi
-sonon antaŭ
e, i
, oni intermetas literon
. Ekz.:
guepardo
[ge-par-do],
guinda
[gin-da].
Por sonigi la literon
en la kombinoj
gue
gui
, oni tremaas la literon
. Ekz.:
antigüedad
[an-ti-gŭe-dad'].
redakti
redakti fonton
Ĝi estas muta, do, ne prononciĝas (krom en la digrafo
ch
). Ekz.:
hora
[o-ra]. Ĝi postrestas pro etimaj kialoj.
Ĝi principe malpermesas
sinalefojn
ene de vorto. Ekzemploj:
albahaca
[al-ba-a-ka] (prefere ne [al-ba-ka])
alcohol
[al-ko-ol'] (prefere ne [al-kol'])
redakti
redakti fonton
Laŭnorme, ĝi samegalas al esperanta
. Ekz.:
jabato
[ĥa-ba-to].
En suda Hispanio,
Kanariaj Insuloj
kaj Sudameriko, oni ofte aŭdas pli mildan sonon, similan al esperanta
. Ekz.:
jabato
[ha-ba-to].
Tia estas ankaŭ la prononco de
en la kombinoj
ge
gi
. Ekz.:
germen
[ĥer-men] aŭ [her-men].
redakti
redakti fonton
Sono simila al
, sed kun emfaza palata nazaleco. Alilingvaj ekvivalentoj:
itale
, gn
katalune
kaj
hungare
, ny
pole
, ni, ń
portugale
, nh
Ĝi povas esti reprezentata de la esperanta kombino
nj
. Ekz.:
España
[es-pa-nja].
redakti
redakti fonton
Nepre en
digrafa
kombino
qu
, ĝi samsonas al
. Ekz.:
queso
[ke-so].
redakti
redakti fonton
Ĉiam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, laŭ jenaj konsideroj.
Inter vokaloj, ĝi prononciĝas milde, unu-treme, kiel
itala
IFA
-simbolo: ɾ. Ekz.:
pero
[pe-ɾo].
Komence de vorto, antaŭ aŭ post konsonanto, kaj fine de vorto, ĝi prononciĝas forte, plur-treme, (samkiel prononcas
-on
JoMo
).
IFA
-simbolo: r. Ekzemploj:
recuerdo
[re-kŭer-do].
amor
[a-mor']
trampa
[tram-pa]
En
Kubo
, eblas foje aŭdi
-sonon surogate al trema sono. Ekz:
recuerdo
[le-kŭel-do].
Homoj kun langa handikapo, tia ke ili ne kapablas tremigi, surogatigas tremadon per unu el tiuj sonoj:
kartava
(franca)
Komparu la prononcon de
rr
En transskribo de hispanaj vortoj al Esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ĉar kiaspeca tremado validas por esperanta
. Do, hispana litero
kutime konserviĝas en Esperantaj transskriboj tiel, sen nuancigo.
redakti
redakti fonton
En kelkaj regionoj de Sudameriko kaj de
Hispanio
Manĉo
estas bona ekzemplo),
antaŭ
-sono prononciĝas kiel
aŭ
. Ekz.:
pescado
[peĥ-ka-do] aŭ [peh-ka-do].
Pro influo de apudaj voĉaj fonemoj, ĝia sono povas fariĝi ankaŭ voĉa, do
. Ekz.:
rasgo
[raz-go].
redakti
redakti fonton
Samkiel hispana
. Ekz.:
vivo
[bi-bo].
La pra-prononco de tiu litero estis egala al esperanta
, do frikativa. En regionoj kie la hispana kunvivas kun lingvoj posedantaj ankoraŭ tiun fonemon (ekz. variantoj de la
kataluna
), eblas aŭdi tian prononcon. Tamen, tia prononco en nur-hispana parolanto estas ofte rigardata kiel afekta. Ekz.:
vivo
[vi-vo].
redakti
redakti fonton
Malmultaj origine hispanaj vortoj havas tiun literon. Ĝi estas uzata ĉefe por alilingvaj vortoj.
Preskaŭ ĉiam, ĝi prononciĝas anglece kiel
, kun milda
-sono antaŭe. Ekz.:
wolframio
[(g)ŭol-fra-mjo].
En multaj okazoj estas tolerata
-sono. Ekz.:
wolframio
[bol-fra-mjo].
En ĝerman-devenaj vortoj ĝi prononciĝas kiel
: Ekz.:
Wamba
[bam-ba].
redakti
redakti fonton
Normale ĝi prononciĝas kiel la kombino
ks
. Ekz.:
explosión
[eks-plo-sjon'].
En
navatla
-devenaj vortoj, kiel esperanta
. Ekz.:
México
[me'-ĥi-ko]. La komento pri laŭregiona mildeco de
prononco de
, aplikeblas ankaŭ en tiu ĉi okazo.
En malnovaj skribaĵoj eblas trovi vortojn kun
, kiuj nuntempe skribiĝas per
. Do, en tia okazo, la prononco estas ankaŭ kiel
. Ekz.:
Don Quixote
(nuntempe
Don Quijote
) [don ki-ĥo-te].
redakti
redakti fonton
En ceteraj okazoj, kiam ĝi ne agas kiel vokalo aŭ parto de diftongo (vd.
supre
), ĝia prononco estas simila al esperanta
. Ekz.:
ayuda
[a-ĝu-da].
En kelkaj regionoj de
Argentino
kaj
Urugvajo
, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta
. Ekz.:
ayuda
[a-ĵu-da].
Foje oni aŭdas malpalatigitan sonon, tiel ke ĝi iĝas efektive kiel esperanta
. Ekz:
ayuda
[a-ju-da].
redakti
redakti fonton
En
Kastilio
kaj norda
Hispanio
, ĝia prononco egalas al angla
digrafo
th
en la vorto
thing
IFA
-simbolo: θ. Ekz.:
zapato
[θa-pa-to].
En cetera Hispanlingvujo, ĝia prononco egalas al esperanta
. Ekz.:
zapato
[sa-pa-to].
Tia estas ankaŭ la prononco de
en la kombinoj
ce
ci
. Ekz.:
cecina
[θe-θi-na], aŭ [se-si-na].
Prononco de digrafoj
redakti
redakti fonton
ch
redakti
redakti fonton
Samsona al esperanta
. Ekz.:
muchacho
[mu-ĉa-ĉo].
En
Andaluzio
kaj kelkaj sudamerikaj regionoj, eblas aŭdi sonon pli proksiman al
. Ekz.:
muchacho
[mu-ŝa-ŝo].
ll
redakti
redakti fonton
Laŭnorme, ĝia sono egalas al tiu de konsonanta
, do, proksima al esperanta j. Ekz.:
ardilla
[ar-di-ja].
En norda
Kastilio
kaj en
Eŭskio
eblas aŭdi originalan pra-prononcon, proksiman al kombino
gl
en la
itala
vorto
gli
. Ĝi povas esti proksimume reprezentata de esperanta kombino
lj
. Ekz.:
ardilla
[ar-di-lja].
En kelkaj regionoj de
Argentino
kaj
Urugvajo
, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta
. Ekz.:
ardilla
[ar-di-ĵa].
qu
redakti
redakti fonton
Kiel
. Vidu
artikolon pri
rr
redakti
redakti fonton
Ĉiam aperas inter du vokaloj, kaj reprezentas sonon egalan al forta
, pridiskutitan en la
artikolo pri
. Ekz.:
perro
[pe-ro]. Konsideru ke la diferenco inter
pero
(sed) kaj
perro
(hundo), falas sur tiu malsama trem-forteco inter ambaŭ
-sonoj.
La ceteraj konsideroj pri
-sonoj en la
koncerna artikolo
aplikeblas ankaŭ al tiu ĉi.
Akcento
redakti
redakti fonton
En la akcento de hispanaj plursilabaj vortoj, nepras la rolo de la
korno
La hispanaj vortoj povas prezentiĝi:
aŭ sen
korno
aŭ kun
unu
(nepre nur unu)
korno
super unu el la vokaloj de la vorto.
Silab-nombrado
redakti
redakti fonton
Kiel en Esperanto, ĉiu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloj
i, u
apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, per
diftongiĝo
, algluiĝas al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:
"per
odista" [pe-rjo-dis-ta]; el 5 originalaj vokaloj, 2 kuniĝas en
diftongo
, el kio rezultas entuto da 4 silaboj.
Akcento en senkornaj vortoj
redakti
redakti fonton
Se la vorto finiĝas per vokalo, aŭ literoj
kaj
, la akcento falas sur la
antaŭlastan
silabon. Ekzemploj:
mirada
(3 vokaloj = 3 silaboj) [mi-
ra
-da]
paisanos
(1 diftongo + 2 ceteraj vokaloj = 3 silaboj) [paj-
sa
-nos]
simplifiquen
(4 vokaloj = 4 silaboj) [sim-pli-
fi
-ken].
En la ceteraj okazoj, la akcento falas sur la
lastan
silabon. Ekzemploj:
preguntar
(3 vokaloj = 3 silaboj) [pre-gun-
tar
parietal
(1 diftongo + 2 cetera vokalo = 3 silaboj) [pa-rje-
tal
baobab
(3 vokaloj = 3 silaboj) [ba-o-
bab
Akcento en kornaj vortoj
redakti
redakti fonton
La akcento falas sur la silabon signitan de la
korno
. Ekzemploj:
café
(2 vokaloj = 2 silaboj) [ka-
fe
álbum
(2 vokaloj = 2 silaboj) [
al
-bum]
estrépito
(4 vokaloj = 4 silaboj) [es-
tre
-pi-to]
Se la
korno
falas sur malfortan vokalon (
i, u
) de ebla diftongo, la diftongo rompiĝas kaj la silabo enhavanta la malfortan vokalon portas la akcenton. Ekzemploj
había
(1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [a-
bi
-a]
falúa
(1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [fa-
lu
-a]
país
(1 rompita diftongo = 2 silaboj) [pa-
is
].
Notu, ke la senkorna alternativo estas unusilaba, pro efektiviĝo de la diftongo:
pais
[pajs] (tamen tiu vorto ne vere ekzistas).
Unusilabaj vortoj kun
korno
(kiu ne rompas diftongon)
nek
prononciĝas kun aparta emfazo,
nek
ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj,
korno
signas alian signifon (vd.
sekcion pri ortografio
).
Plursilabaj vortoj kun superflua
korno
nek
prononciĝas kun aparta emfazo,
nek
ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj,
korno
montras alian gramatikan rolon de la vorto. Ekzemplo:
esta
kaj
ésta
prononciĝas same: [
es
-ta]; do, ŝajne la
korno
de la dua vorto superfluas; tamen ĝi montras ke la dua vorto rolas kiel pronomo (la unua estas demonstrativa adjektivo).
Gramatiko
redakti
redakti fonton
Sidejo de la
Real Academia Española
en
Madrido
Hispanujo
La hispana estas
fleksia lingvo
fanda
, alivorte,
fleksio
estas preferata indikilo pri la rilatoj inter la elementoj de frazo. Ĝi tamen ankaŭ multe uzas
prepoziciojn
por montri la rolon de substantivaj frazeroj. Laŭ la markadosistemo por la argumentoj de transitivaj kaj netransitivaj verboj, ĝi klasifikiĝas kiel
akuzativa lingvo
En substantivaj frazeroj
nombro
(ununombra aŭ plurnombra) kaj
genro
(vireca aŭ ineca) estas devige esprimataj; adjektivoj alprenas variajn finaĵojn kaj
artikoloj
ankaŭ varias sian radikformon por akordi kun la koncerna substantivo. Personaj pronomoj distingas nombrojn,
kazojn
, kaj en la tria persono genrojn. Verboj akordas kun la subjekto je nombro kaj persono, kaj krome distingas
tempojn
(pasintan, nuntempan, venontan),
modojn
(indikativan, subjunktivan, kondicionalan, ordonan), kaj
aspektojn
perfektivan
kaj
imperfektivan
, nur distingatajn en la pasinta tempo). Per plurvortaj kombinoj ankaŭ eblas esprimi la perfektan kaj progresan aspektojn kaj la pasivan
voĉon
. Ĉe duapersonaj pronomoj kaj verboj esprimiĝas
ci-vi-distingo
, sed per rimedoj, kiuj
rimarkinde varias laŭ dialekto
Morfologio
redakti
redakti fonton
Hispanaj vortoj formiĝas el
radikoj
, al kiuj oni aldonas
fleksiajn
morfemojn
kaj ĉiuspecajn
derivajn
aŭ sentesprimajn
afiksojn
; precipa ekzemplo de ĉi-lastaj estas la abunda kaj karaktera uzo de diminutivaj
sufiksoj
, ofte laŭ loke specifaj manieroj. Sufiksado uziĝas kaj por derivado kaj por fleksio, sed prefiksado nur estas deriva, neniam fleksia. Iuj morfologiaj distingoj fariĝas nur supersegmente per vario de la akcento:
ánimo
"agemo, kuraĝo" (
un m
animo
"mi kuraĝigas" (1
p. un nt ind
animó
"li/ŝi/ĝi kuraĝigis" (3
p. un pas pfktv ind
Sintakso
redakti
redakti fonton
La baza plej ofta ordo en frazo kun
difinitaj
subjekto kaj objekto, kvankam parte variebla laŭ pragmatikaj faktoroj, estas
Subjekto Verbo Objekto
. Absolutaj ordreguloj validas preskaŭ nur ĉe enklizaĵoj, neaj vortoj, kaj elementoj de
funkciaj kategorioj
En hispanlingvaj kunmetitaj frazoj efikas postuloj kompleksaj rilataj al
sinsekvo de tempoj
kaj al la distingo inter
indikativa
kaj
subjunktiva
modoj. La reguloj pri la modo de
subordigita frazo
estas malsimplaj, kaj unu el la plej malfacilaj lernendaĵoj por
studlernantoj
Kiel
hindeŭropaj lingvoj
ĝenerale, sed malsimile de la
ĉina
aŭ
japana
, la hispana vaste uzas
akordon
je nombro, genro, kaj
neeco
(d)
. Tipologie la hispana estas lingvo de
komencaj ĉefelementoj
kaj de malmultaj ordopostuloj pri verbargumentoj kaj sintaksaj aldonaĵoj, kaj prefere uzas
markadon de komplementoj
Geografia distribuo
redakti
redakti fonton
Instituto Cervantes
redakti
redakti fonton
Instituto Cervantes
estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. La raporto "El español, una lengua viva" - la hispana lingvo, vivanta lingvo (2015) de la Instituto Cervantes estimas ke estas 559 milionoj da hispanparolantoj tutmonde. Inter la fontoj cititaj en la raporto estas la Usona Censa Oficejo, kiu taksas, ke Usono havos 138 milionojn da hispanparolantoj antaŭ 2050, farante ĝin la plej granda hispanlingva nacio surtere, kun la hispana kiel gepatra lingvo de preskaŭ triono de ĝiaj civitanoj
Oficiala lingvo
Grava neoficiala lingvo
Oficiala apud alia(j) lingvo(j)
Dialektoj de la hispana parolataj en Argentino laŭ Berta Elena Vidal de Battini.
Landoj kun signifa hispanparolantaro
Rango
lando
Nombro de la
parolantoj
Meksiko
106 255 000
Usono
50 000 000
Kolombio
45 600 000
Hispanio
44 400 000
Argentino
41 248 000
Peruo
26 152 265
Venezuelo
26 021 000
Brazilo
19 700 000
Ĉilio
15 795 000
10
Kubo
11 285 000
11
Ekvadoro
10 946 000
12
Dominika Respubliko
8 850 000
13
Gvatemalo
8 163 000
14
Honduro
7 267 000
15
Bolivio
7 010 000
16
Salvadoro
6 859 000
17
Nikaragvo
5 503 000
18
Paragvajo
4 737 000
19
Kostariko
4 220 000
20
Porto-Riko
4 017 000
21
Urugvajo
3 442 000
22
Panamo
3 108 000
23
Filipinoj
2 900 000
24
Francio
2 100 000
25
Portugalio
1 750 000
26
Haitio
1 650 000
27
Rusio
1 200 000
28
Maroko
960 706
29
Unuiĝinta Reĝlando
900 000
30
Japanio
500 000
31
Italio
455 000
32
Ekvatora Gvineo
447 000
33
Germanio
410 000
34
Okcidenta Saharo
341 000
35
Kanado
272 000
36
Ĉinio
250 000
37
Gujano
198 000
38
Svislando
172 000
39
Israelo
160 000
40
Aŭstralio
150 000
41
Belizo
130 000
42
Kuracao
112 450
43
Arubo
105 000
44
Sud-Koreio
90 000
45
Andoro
40 000
46
Svedio
39 700
47
Trinidado kaj Tobago
32 200
48
Turkio
29 500
49
Nov-Zelando
26 100
50
Nederlando
17 600
51
Finnlando
17 200
52
Franca Gujano
13 000
53
Rumanio
7000
54
Bonero
5700
55
Usonaj Virgulininsuloj
3980
56
Libano
2300
57
Aŭstrio
1970
58
Kuvajto
1700
Dialektoj
redakti
redakti fonton
Estas diversaj kriterioj por diferencigi la
dialektojn
de la hispana. Unuavice oni povas paroli pri la interferoj kiuj okazas en la areoj de la norda Hispanio kie oni parolas ankaŭ aliajn lingvojn kiaj la
galega
eŭska
kataluna
kaj aliaj; tio okazas ankaŭ en areoj kie jam oni ne parolas tiajn lingvojn, sed iam oni parolis ilin aŭ la influo venis al apartaj regionoj: temas ĉefe pri distingoj rilate al
fonetiko
kaj modulado. Duavice en Hispanio estas klaraj dialektoj en la suda Hispanio, nome la
andaluza
kaj la
kanaria
(ĉefe kun fonetikaj apartaj trajtoj), dum oni parolas pri transiraj parolmanieroj en
Ekstremaduro
kaj
Murcio
. Trialoke en
Asturio
kaj
Aragono
oni parolas reston de iamaj lingvoj
leona
kaj
aragona
respektive; kelkaj pridubas ĉu tiuj parolmanieroj estas dialektoj aŭ ankoraŭ veraj lingvoj apartaj. Kvaraloke la situacio en
Ameriko
estas multe pli komplika kaj plej ofte oni konsideras almenaŭ kvar zonojn:
Meksiko kaj Usono
Centrameriko kun Karibio
Andoj (
Anda hispana lingvo
Suda Konuso
Rioplata hispana
Hispana lingvo kaj Esperanto
redakti
redakti fonton
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en ambaŭ lingvoj estas sam-
etimaj
, tial ili similas :
Hispandevenaj Esperantaj vortoj
redakti
redakti fonton
Kelkaj estas sufiĉe konataj kaj uzataj, aliaj ne tiom:
bojno
(preskaŭ sinonimo de
bereto
, siavice de la
Eŭska lingvo
),
ĉaĉaĉao
Don Juano
(de
Don Juan
),
Don Kiĥoto
(de
Don Quijote
),
gerilo
(siavice de
gota lingvo
),
mestizo
pinjato
salso
tango
tekilo
toreadoro
zambo
(Amerik-hispana),
zarzuelo
(siavice de la
Eŭska lingvo
).
Identaj vortoj (laŭ litero)
redakti
redakti fonton
al
de
gusto
la
lago
libro
lino
mano
mil
minuto
oro
piano
piloto
pino
polvo
arbusto
sola
teatro
tubo
veneno
vino
ktp.
Falsaj amikoj
redakti
redakti fonton
amor
(amo),
bata
(robo),
bulo
(tromp(ig)a klaĉo),
bola
(pilko),
falo
(peniso),
frakaso
nur prononce (malsukceso),
kara
nur prononce (multekosta ina),
loka
nur prononce (freneza ina),
pene
(peniso),
rabo
(vosto, kaco),
robo
(rabo),
rostro
(vizaĝo),
trompa
(korno, rostro),
trompo
(turbo),
vena
(vejno).
Jen
pli detala listo
de falsaj amikoj.
Tre similaj vortoj
redakti
redakti fonton
alto
(alta),
amar
(ami),
barba
(barbo),
blanco
(blanka),
campo
(kampo),
cantar
(kanti),
claro
(klara),
color
(koloro),
comenzar
(komenci),
dolor
(doloro),
dormir
(dormi),
droga
(drogo),
estar
(esti),
fábrica
(fabriko),
flor
(floro),
grande
(granda),
ir
(iri),
lana
(lano),
león
(leono),
luna
(luno),
mar
(maro),
miel
(mielo),
pan
(pano),
pensar
(pensi),
pluma
(plumo),
picar
(piki),
que
(ke),
rana
(rano),
sal
(salo),
seco
(seka),
seis
(ses),
taza
(taso),
té
(teo),
tener
(teni),
venir
(veni),
vender
(vendi),
verde
(verda),
vivir
(vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La
latina
ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,
boca
[boka] (buŝo),
caballo
[kabaljo] (ĉevalo),
playa
[plaja] (plaĝo),
ktp.
Sufiksoj
redakti
redakti fonton
En la libro
La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin
norvega esperantisto
Otto Prytz
en sia artikolo
Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj
analizas la funkciadon de
sufiksoj
en Esperanto;
por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnolingvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de
vorto
, gramatika finaĵo,
radiko
, radikaĵo,
prefikso
, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;
kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."
En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata.
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj
Hispanaj idiotismoj
Lingvoj de Argentino
Listo de misprononcadoj#Hispana
Ortografio de Bello
Prahispanaj lingvoj
Venezuel-hispana lingvo
Referencoj
redakti
redakti fonton
Castellano and the rest of Spanish Languages
10a Kongreso de la
Asociación de Academias de la Lengua Española
Madrido
, 1994)
Bertin Wennergren (2011-06-02).
PMEG
esperante
). Alirita 2013-03-16 .
(angla) Stephen Burgen,
US now has more Spanish speakers than Spain – only Mexico has more
(Usono nun havas pli da hispanparolantoj ol Hispanio - nur Meksiko havas pli), US News, 29 June 2015.
Vidal de Battini, Berta (1964):
El español de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias
, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.
Otto Prytz
Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj
, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (
ISBN 978-92-9017-113-3
) pp. 386-304.
La arto..., pp. 387-390.
La arto..., p. 391.
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Hispana lingvo
ĉe la
Projekto por Malferma Katalogo
Retaj vortaroj
Hispana-Esperanta
Arkivigite je
2004-10-30 per la retarkivo
Wayback Machine
kaj
Esperanta-Hispana
Arkivigite je
2004-10-30 per la retarkivo
Wayback Machine
Kursoj pri la hispana per Esperanto
[1]
Maŝintraduko
el Esperanto al la hispana
Arkivigite je
2012-01-19 per la retarkivo
Wayback Machine
Literaturo
redakti
redakti fonton
Monato
, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, paĝo 18:
La hispana
verkita de Bradley Kendall.
Kategorio Hispana lingvo en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Hispana lingvo en la
Vikivortaro
(Universala vortaro)
Hispana lingvo en
Vikilibroj
(Pedagogiaj libroj)
Hispana lingvo en
Vikifontaro
(Universala biblioteko)
Hispana lingvo en
Vikinovaĵoj
(Liberaj novaĵoj)
Hispana lingvo en
Vikivojaĝo
(Turisma gvidilo)
Elŝutita el "
Kategorioj
Hispana lingvo
Lingvoj de Hispanio
Lingvoj de Andoro
Lingvoj de Argentino
Lingvoj de Belizo
Lingvoj de Brazilo
Lingvoj de Bolivio
Lingvoj de Kanado
Lingvoj de Ĉilio
Lingvoj de Kolombio
Lingvoj de Kostariko
Lingvoj de Dominika Respubliko
Lingvoj de Ekvadoro
Lingvoj de Salvadoro
Lingvoj de Ekvatora Gvineo
Lingvoj de Gvatemalo
Lingvoj de Honduro
Lingvoj de Meksiko
Lingvoj de Maroko
Lingvoj de Nikaragvo
Lingvoj de Panamo
Lingvoj de Paragvajo
Lingvoj de Peruo
Lingvoj de la Filipinoj
Lingvoj de Usono
Lingvoj de la Usonaj Virgulininsuloj
Lingvoj de Urugvajo
Lingvoj de Venezuelo
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
DMoz ne estas en Vikidatumoj
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB
Hispana lingvo
Aldoni temon
US