Norvegio - Vikipedio
Saltu al enhavo
Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
3 ŝanĝoj
en ĉi tiu versio atendas
kontrolon
. La
stabila versio
estis
patrolita
je
18 jan. 2026
Kongeriket Norge/Noreg
Reĝlando Norvegio
(Detaloj)
(Detaloj)
Detaloj
Detaloj
Nacia himno
Ja, vi elsker dette landet
suverena ŝtato
(1905–)
lando
vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo
Oslo
Oficiala(j) lingvo(j)
Bokmål
sameaj lingvoj
Nynorsk
norvega lingvo
Uzata(j) lingvo(j)
norvega
Plej ofta(j) religio(j)
Luteranismo
Areo
385207
km²
- % de akvo
5,7 %
Loĝantaro
5594340
(2026)
(1-a de januaro 2026)
Loĝdenso
14,6 loĝ./km²
Horzono
+1
UTC+2
(marto ĝis oktobro)
Interreta domajno
no
Landokodo
NOR
Telefona kodo
47
Plej alta punkto
Galdhøpiggen
Plej malalta punkto
Norvega Maro
Politiko
Politika sistemo
Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro
reĝo
Harald la 5-a
Ĉefministro
Jonas Gahr Støre
Ap
) (2021–)
Nacia tago
17-a de majo
Sendependiĝo
7-a de junio
1905
Ekonomio
Valuto
Norvega krono
(NOK)
Membro de
Global Biodiversity Information Facility
(2004–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco
(2003–)
Schengen-spaco
(1999–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj
(1997–)
Monda Organizaĵo pri Komerco
(1995–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado
(1994–)
Kortumo de EFTA
(1994–)
Vizorezigna programo de Usono
(1991–)
Misilo-Teknologia Regada Reĝimo
(1990–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo
(1989–)
Eŭropa Kosma Agentejo
(1986–)
Aŭstralia Grupo
(1986–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
(1973–)
CGIAR
(1971–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj
(1967–)
Banko por Azia Disvolviĝo
(1966–)
Afrika Banko por Disvolviĝo
(1963–)
Internacia Evoluiga Asocio
(1960–)
Eŭropa Liber-Komerca Asocio
(1960–)
Internacia Financa Korporacio
(1956–)
Tutmonda Pridogana Organizo
(1951–)
Konsilio de Eŭropo
(1949–)
NATO
(1949–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio
(1948–)
Unesko
(1946–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo
(1945–)
Unuiĝintaj Nacioj
(1945–)
Interpol
(1930–)
Banko por Internacia Kontoreguligo
(1930–)
Universala Poŝta Unio
(1875–)
Internacia Telekomunika Unio
(1866–)
Eŭro-Arkta Konsilio de Barents
Traktato de Schengen
Monda Organizaĵo pri Sano
Grupo pri Teraj Observoj
Eŭropa Paga Unio
Internacia Hidrografia Organizo
Nordpolusa Konsilio
Nordia batalgrupo
Nordia Konsilistaro
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Eŭropa Ekonomia Areo
Internacia Energi-Agentejo
Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Strategia Aerponta Kapablo
CERN-Konsilio
Eŭropa Movada Kunordiga Centro
Atomkerna Provizanta Grupo
Traktato pri Atoma Nedisvastigo
vd
Esperanto-movado
Landa E-asocio
Norvega Esperantista Ligo
Norvegio
aŭ
Norvegujo
estas lando en
Norda Eŭropo
, en la
Skandinavia duoninsulo
. Ĝi landlimas al
Svedio
Finnlando
kaj
Rusio
. La lando estas longa kaj mallarĝa, kaj la marbordo etendiĝas laŭ la norda
Atlantika Oceano
. La insulo
Jan Mayen
estas administrata de Norvegujo, kaj landlimas al
islanda
teritorio. La insularo
Svalbardo
estas sub norvega
suvereneco
laŭ la
Traktato de Svalbardo
Buvet-Insulo
en la suda Atlantika Oceano estas norvega
dependa lando
. Norvegujo ankaŭ terenopostulas du aliajn teritoriojn kiuj estas sub la
Antarkta traktato
Pro malkonsento pri la limo inter norvega kaj rusa teritorio en la
Barenca Maro
, ekzistas regiono tie, kiu ĝis plue estas administrata de ambaŭ ŝtatoj.
La nomo de la lando
redakti
redakti fonton
La
ŝanelo
de
Karmøy
estis nomata en
malnovnordlanda lingvo
Norðrvegr
, kiu signifas
la vojo al nordo
. Tiu signifo pluvivas en pluraj lingvoj. Krome en antikva norvega estis la vorto
Nor(v)egr
kun la sama signifo.
En la rakonto de
Ottar de Hålogaland
al la angla reĝo
Alfredo la Granda
estas uzata kaj
Norðweg
kaj
norðmannaland
Runa
surskribaĵo sur unu el la danaj
Jellingŝtonoj
de ĉirkaŭ 980 uzas la akuzativan formon
Nuruiak
, kiu estas
Norvegh
en la nominativa formo. En islanda manuskripto de la
mezepoko
, Norvegio estas priparolata kiel
Noreg(h)r
aŭ
Norveg(h)r
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo
Ola Nordmann (personigo)
Historio
redakti
redakti fonton
Norvega krucmilito
redakti
redakti fonton
Norvega krucmilito
estis gvidata de la reĝo
Sigurdo la 1-a
de
1107
ĝis
1110
surmare al
Palestino
. La hejmvojaĝo gvidis ilin al
Konstantinopolo
kaj sekve surlande ĝis
Danujo
, kie ili enŝipiĝis por Norvegujo.
Dua Mondmilito
redakti
redakti fonton
Norvegio estis
okupaciita
de
Nazia Germanio
dum la
Dua Mondmilito
. La
Norvega rezistmovado
kontraŭ la
Nazia okupacio de Norvegio
startis post la
Operaco Weserübung
en 1940 kaj finis en 1945 pro la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi montris diversajn formojn, inter kiuj la apogo al la registaro en ekzilo, bojkotado kaj elektitaj mortigoj de nazioj kaj kunlaborantoj.
Rilato kun Eŭropa Unio
redakti
redakti fonton
Norvegio dufoje rifuzis per
referendumo
aliĝi al
Eŭropa Unio
en
1972
kaj
1994
. La eŭropa debato daŭre malhelpas la pasiojn, kun ĉirkaŭ 50% el la populacio por ĉiu alternativo. La lando ankaŭ estas, kiel
Islando
, membro de
Eŭropa Ekonomia Areo
EEA
), same kiel de la
Schengen-spaco
ekde
2001
Geografio
redakti
redakti fonton
Norvegio estas konata pro sia bela naturo,
precipe la longaj, profundaj
fjordoj
en la okcidenta parto de la
lando kaj pluraj grandaj
glaĉeroj
. Norvegio grandparte estas
montaro
kaj arkta tundro. La plej alta monto estas
Galdhøpiggen
per siaj 2 469 metroj.
La marborda linio havas pli ol 20 000 kilometrojn. Nord-Norvegujo estas konata kiel
la lando de la noktomeza suno
, pro parto de la lando situas norde de la
polusa cirklo
. Dum periodo en la somero, la suno ĉi tie ne subeniras, kaj dum la vintro estas periodo sen sunlumo.
Norvegujo havas
modera klimato
, precipe laŭ la marbordo kiu estas influata de la
Golfa Marfluo
. La klimato en la internaj partoj de la lando havas pli malvarma klimato dum la vintro, kaj la plej norda parto havas iom pli arkta klimato.
La lando konsistas el 15 provincoj, departementoj aŭ gubernioj
[no:fylke]
(2024)
, plus Svalbardo kaj Jan Mayen. Kelkaj el ili estas arigitaj en regionoj aŭ administraj unuoj, kiel
Centra Norvegio
Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj
[no:kommuner]
, ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro
[no:ordfører]
. Estas 357 komunumoj en Norvegujo 2024.
La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj
[no:bygder]
, kun klare
difinitaj bienoj
[no:gårder]
, ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj)
urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj
[no:bydeler]
, ofte kun ties
malnova disdivido (en bienoj) konservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas
pri agrikulturo.
Provincoj
redakti
redakti fonton
La 15 provincoj 2024
La 18 provincoj 2017 kaj
Svalbardo
La 11 provincoj 2020
Nr
Provincoj 2024
Ĉefurbo de provincoj
Oslo
Oslo
11
Rogaland
Stavanger
15
Møre og Romsdal
Molde
18
Nordland
Bodø
31
Østfold
Sarpsborg
32
Akershus
Oslo
33
Buskerud
Drammen
34
Innlandet
Hamar
39
Vestfold
Tønsberg
40
Telemark
Skien
42
Agder
Kristiansand
46
Vestland
Bergen
50
Trøndelag
Steinkjer
55
Troms
Tromsø
56
Finnmark
Vadsø
Vidu ankaŭ pri
Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
Kulturo
redakti
redakti fonton
Lingvo
redakti
redakti fonton
La norvega popolo parolas la
norvegan
, komprenata en
ĉiuj regionoj de Norvegio, sed ekzistas variadajn dialektojn. Ekzistas du oficialajn norvegajn skribajn normojn: Unu nomiĝas
librolingvo
[no:bokmål] kaj evoluis de la dana lingvo, kiu estiĝis ofica lingvo dum dana rego super Norvegio. La alia skribnormo nomiĝas
novnorvega
[no:nynorsk], kaj estis konstruata de
Ivar Aasen
en la 19-a jarcento, kiel popollingvo surbaza de la diversaj norvegaj dialektoj, iomete kiel Esperanto baziĝas sur la diversaj lingvoj tra la mondo.
La
samea
minoritato parolas la
sameajn
lingvojn,
ĝenerale ne kompreneblajn por la resto de la loĝantaro.
La
ciganoj
parolas la
ciganan
. Nordiaj ciganoj parolas (en la norvega nomata)
romani
kaj
rodi
Etaj minoritatoj parolas la
finnan
kaj finnan dialekton nomatan 'kvensk' en la norvega.
Ankaŭ estas kelkaj judoj, kiuj parolas la
jidan
kaj la
hebrean
La plej gravaj enmigrantaj lingvoj estas hodiaŭ la
albana
, la
araba
, la
persa
, la
serbokroataj lingvoj
, la
kurda
, la
tamila
urdu
kaj la
vjetnama
La
kvenoj
el etna vidpunkto estas specifa grupo da finnoj de multaj generacioj loĝantaj en norda Norvegio. Ilia denaska lingvo estas la kvena lingvo, dialekto de la finna lingvo kiu pro la geografia distanciĝo de Finnlando evoluis iom malsame al la norma finna lingvo.
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Bibsys
La
Nacia Biblioteko de Norvegio
(norvege
Nasjonalbiblioteket
) estis establita en 1989. Ĝia ĉefa tasko estas "konservi la pasintecon por la estonteco". La biblioteko situas kaj en
Oslo
kaj en Mo i Rana. La konstruaĵo en Oslo estis reestigita kaj remalfermita en 2005.
Esperanto en Norvegio
redakti
redakti fonton
Pri Esperanto, vidu
Esperanto-movado/Norvegio
Ekonomio
redakti
redakti fonton
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Norvegio, 2019
Norvegio estas lando tre riĉa kaj estas, laŭ UN (
Unuiĝintaj Nacioj
), la plej disvolviĝinta lando el la mondo. Norvegio estas la
2a plej riĉa lando
en la mondo laŭ indicoj de MEP (
Malneta Enlanda Produkto
) po kapo,
kun 61.852 internaciaj dolaroj po kapo en 2005. Tutnature, plejparto de la ekstera komerco de Norvegio estas kun EU-landoj.
La norvega ekonomio, kiel la ekonomio de la aliaj skandinavaj landoj, estas ekonomio bazita sur
socialismo
kiu enkorpigas la skandinavan
socialan ŝtatan modelon
; tio estas, kombinaĵo de merkata aktiveco kaj registara interveno. La registaro kontrolas ŝlosilajn merkatojn kiel la nafto- kaj energimerkato, kiu estas esenca por la lando, per tri registaraj korporacioj. Norvegio estas riĉa je
naturresursoj
kiel
petrolo
akvoenergio
fiŝkaptado
ligno
kaj
mineraloj
Dum la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, naftodemetaĵoj komencis esti malkovritaj en
Norda Maro
en la lokoj situantaj en la ekonomiaj akvoj de Norvegio. La norvega ekonomio dependas peze de la naftoekonomio kiel grava fonto de enspezo (35% de ĉiuj ekonomiaj eksportaĵoj en 1999 estis petrolo kaj gaso). Pro tio, la norvega ekonomio dependas grandparte de la fluktuoj de la tutmonda naftomerkato, de postulo, provizo kaj precipe de ĝia prezo. Norvegio ne estas membro de
OPEL
Pro tiu dependeco de la naftoindustrio kiel fonto de enspezo, la norvega industrio ne formiĝis kaj ĝi plejparte dependas de la importado de industriaj produktoj.
Malgraŭ la alta vivnivelo en Norvegio, la registaro komencis fari paŝojn por certigi estontecon, en kiu la norvegaj naftorezervoj elĉerpiĝos, kaj tial la registaro konservas naftorezervojn taksitajn je 114 miliardoj da
usonaj dolaroj
, kaj ankaŭ suverena
investfonduso
, al kiu partoj de la naftoenspezoj de la ŝtato estas asignitaj.
Norvegio elektis resti ekster la
Eŭropa Unio
en du referendumoj okazigitaj en la lando, en
1972
kaj
1994
. Norvegio estas membro de la
Eŭropa Liber-komerca Asocio
(EFTA), paralela kadro al la Unio establita en 1960. La plej multaj el la landoj de la unio, kaj Norvegio inter ili, reguligas siajn komercajn rilatojn kun la Eŭropa Unio en la kadro de la tiel nomata "
Eŭropa Ekonomia Areo
" (EEA), kiu garantias al siaj membrolandoj moviĝ-liberecon por homoj, varoj, servoj kaj
kapitalo
, sed ne trudas al landoj kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio kun la devojn truditaj al la uniaj reguloj.
Pri perŝipa transporto vidu artikolon
Hurtigruten
Monda heredaĵo de Unesko
redakti
redakti fonton
Estas ok lokoj en Norvegujo, kiuj troviĝas en la
monda heredaĵo de Unesko
Bryggen en
Bergen
(1979)
Urnes
fosta preĝejo
(1979)
Røros
(1980)
La
petroglifoj
en
Alta
(1985)
La insularo Vega en
Nordland
(2004)
La meridianoarko de
Struve
(2005)
Geiranger-fjordo
(2005)
Nærøy-fjordo
(2005)
Kelkaj famaj norvegoj
redakti
redakti fonton
Niels Henrik Abel
(matematikisto)
Roald Amundsen
(esploristo)
Bjørnstjerne Bjørnson
(verkisto)
Kjell Magne Bondevik
(politikisto)
Gro Harlem Brundtland
(politikisto)
Ole Bull
(violonisto)
Leifr Eiríksson
(esploristo)
Edvard Grieg
(komponisto)
Knut Hamsun
(verkisto)
Harald la 5-a
(reĝo)
Morten Harket
(kantisto kaj verkisto en
A-ha
Sonja Henie
(sportisto)
Thor Heyerdahl
(esploristo)
Ludvig Holberg
(verkisto)
Henrik Ibsen
(verkisto)
Helge Ingstad
(esploristo)
Trygve Lie
(politikisto)
Edvard Munch
(pentristo)
Fridtjof Nansen
(humanisto, esploristo)
Vidkun Quisling
(politikisto)
Susanne Sundfør
(muzikisto)
Liv Ullmann
(aktoro)
Sigrid Undset
(verkisto)
Grete Waitz
(sportisto)
Peter (Tordenskjold) Wessel
(militisto dum la
Granda Nordia Milito
Ivar Aasen
(lingvisto)
Referencoj
redakti
redakti fonton
Arealstatistics for Norway 2019
. Kartverket, mapping directory for Norway (2019). Arkivita el
la originalo
je 2019-06-08. Alirita 2019-03-22 .
Population, 2026-01-01
angle
). Statistics Norway (2026-02-25). Alirita 2026-02-26 .
3,0
3,1
Ebbe Vilborg.
Etimologia vortaro de Esperanto
p. 24
ISBN 91-85288-22-5
, kapvorto "norvego"
Krag, Klaus.
Sigurd 1 Magnusson Jorsalfare
Norsk biografisk leksikon
5,0
5,1
5,2
Fylkesinndelingen fra 2024
norvege
). Regjeringen (2022-07-05). Alirita 2024-03-01 .
"Austria". International Monetary Fund.
[1]
Alirita la 2an de Julio 2017.
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Norveglingva Literaturo
Listo de norvegaj reĝoj
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Norvegio en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Norvegio en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Norvegio en la
Vikicitaro
(Kolekto de citaĵoj)
Norvegio en
Vikifontaro
(Universala biblioteko)
Norvegio en
Vikinovaĵoj
(Liberaj novaĵoj)
Norvegio en
Vikivojaĝo
(Turisma gvidilo)
Norvegio en
ReVo
Bazaj informoj pri
Norvegio
en
la vikio de UEA
esperante
Norvegio
Arkivigite je
2021-01-11 per la retarkivo
Wayback Machine
en
Monda faktolibro de CIA
Tradiciaj vestoj de Norvegujo
Nord-Atlantika Alianco
Albanio
Belgio
Britio
Bulgario
Ĉeĥio
Danio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Hungario
Islando
Italio
Kanado
Kroatio
Latvio
Litovio
Luksemburgio
Montenegro
Nederlando
Nord-Makedonio
Norvegio
Pollando
Portugalio
Rumanio
Slovakio
Slovenio
Svedio
Turkio
Usono
Mapo de landoj de NATO
Ŝtatoj
en
Eŭropo
Albanio
Andoro
Armenio
Aŭstrio
Azerbajĝano
Belorusio
Belgio
Bosnio kaj Hercegovino
Britio
Bulgario
Ĉeĥio
Danio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Hungario
Irlando
Islando
Italio
Kartvelio
Kazaĥio
Kroatio
Latvio
Liĥtenŝtejno
Litovio
Luksemburgo
Malto
Moldavio
Monako
Montenegro
Nederlando
Nord-Makedonio
Norvegio
Pollando
Portugalio
Rumanio
Rusio
San-Marino
Serbio
Slovakio
Slovenio
Svedio
Svislando
Turkio
Ukrainio
Vatikano
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Alando
Ferooj
Gernezejo
Ĝibraltaro
Jan Mayen
Ĵersejo
Manksinsulo
Svalbard
Bibliotekoj
PeEnEo
3037
GND
4042640-3
LCCN
n79021528
VIAF
155855229
ISNI
0000000122989524
SUDOC
027263762 026396009, 027263762
BNF
11865124d
NDL
00568689
BIBSYS
90052905
NKC
ge130191
BNE
XX451946
Elŝutita el "
Kategorioj
Norvegio
Skandinavio
Administraj unuoj fonditaj en 1905
Membroj de la Nordatlantika Traktat-Organizo
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kun eksmodaj citŝablonoj
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Nenombraj signifoj de nombraj parametroj
Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo
Norvegio
Aldoni temon
US