Samea lingvaro - Vikipedio
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samea lingvaro
Sámegiella
lingva familio
Finn-samea lingvaro
finn-ugra lingvaro
Parolata en
Norvegio
Finnlando
Svedio
kaj
Ruslando
Parolantoj
ĉirkaŭ 24,000
Skribo
latina alfabeto
Lingvistika
klasifiko
Uralaj
Finno-ugraj
Finnopermaj
Volgofinnaj
Finna-sameaj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en
unuopaj komunumoj en
Finnlando
Norvegio
kaj
Svedio
kiel agnoskata minoritata lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
ISO 639
-2
smi (pliaj Sameaj lingvoj)
Kelkaj unuopaj lingvoj havas propran enlistaĵon
Glottolog
saam1281
Angla
nomo
Sámi
Franca
nomo
langues sames
La
sameaj lingvoj
estas lingvaro parolata de la
sameoj
en nordaj
Norvegio
Svedio
Finnlando
kaj
Rusio
Kola duoninsulo
). Almenaŭ 33000 sameoj parolas la samean, plej multaj la nord-samean. "La samea lingvo" (konsiderata kiel unu sama lingvo) estas oficiale rekonata kiel minoritata lingvo en
Svedio
La samea(j) lingvo(j) apartenas al la
Finno-Ugra grupo
de la
Urala lingvofamilio
Sameaj vortoj en
Esperanto
: samea,
boaco
(samee "boazu" - tiu besto ja ankaŭ dum jarcentoj estas bazo de samea vivo),
jojko
tundro
En Esperanto
redakti
redakti fonton
La revuo "Kuriero" de
Unesko
dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de
indiĝenaj lingvoj
okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.
Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj
komunumoj
frontas la minacojn de la
klimata ŝanĝo
pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo
La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon
, de Marie Roué, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Sameoj, nome pri la minacoj kiuj endanĝerigas la paŝtejojn de iliaj
boacoj
Muziko
redakti
redakti fonton
Aŭdeblis kanto
Bajimusas (tegmentopinto)
en la samea (
Sámi
) dum la
Eurovision minorities languages 2022
Klasifiko de sameaj lingvoj
redakti
redakti fonton
Ekzistas 11 diversaj sameaj lingvoj (9 estas nuntempe parolataj), kiuj estas grandparte nekompreneblaj inter si. Ili dividiĝas al du ĉefaj grupoj, orientaj kaj okcidentaj sameaj lingvoj. Apudaj lingvoj foje similas unu la alian multe, sed en kelkaj kazoj estas granda diferenco eĉ ĉe apudaj lingvoj. Ses plej grandaj lingvoj havas skribitan formon. La taksoj pri la nombro de parolantoj varias multe. Sameaj lingvoj de okcidento al oriento estas jenaj:
Samea
Sameaj lingvoj laŭ regionoj
Okcidentsameaj lingvoj
1.
Suda samea lingvo
[sma]
2.
Ume-samea lingvo
[sju]
3.
Pitesamea lingvo
[sje]
4.
Lule-samea lingvo
[smj]
5.
Nord-samea lingvo
[sme]
|label2=
Orient-sameaj lingvoj
|2=
6.
Skolt-samea lingvo
[sms]
10
7.
Anar-samea lingvo
[smn]
11
8.
Kildin-samea lingvo
[sjd]
12
9.
Ter-samea lingvo
[sjt]
13
Kemi-samea lingvo
14
Akala-samea lingvo
† [sia]
15
En iuj fontoj estas krome menciata kainu-samea lingvo, kiu estis parolata pli sude en Finnlando kaj Karelio. Tamen multaj sameoj ne parolas la samean.
Ecoj
redakti
redakti fonton
En la Samea oni kutime ne distingas inter maskla kaj ina
pronomoj
(kiel ĉe
ri
de la
riistoj
). Difina artikolo ne ekzistas, nek distingo inter pluralo kaj singularo ĉe substantivoj. Verboj fleksias malsame laŭ la aganto, ĉu estas mi, vi, aŭ "ri".
Ankaŭ ekzistas specifaj fleksioj por neaj verboj. La nea verbo mem ŝanĝiĝas nur laŭ la nombro kaj persono. La tempon kaj modon esprimas la ĉefa verbo, kiu sekvas.
lulesamea
nordsamea
16
signifo
Singularo
iv
in
mi ne
it
vi ne
ij
ii
li/ŝi/ĝi ("ri") ne
Dualo
en
ean
ni ambaŭ ne
ähppe
eahppi
vi ambaŭ ne
äbá
eaba
ili ambaŭ ne
Pluralo
ep
eat
ni ne
ehpit
ehpet
vi (ĉiuj) ne
eai
ili ne
La Samea enhavas multajn vortojn pri naturo kaj pri boacado. Ekzistas aro da vortoj por "neĝo". Tiel eblas priskribi la aspekton kaj konsistecon de neĝo. Samas pri pejzaĝoj, por priskribi montojn, akvofalojn ktp. En la boacado oni havas multe da vortoj por "boaco", por priskribi aĝon, sekson, koloron ktp. de boaco.
Same kiel ĉe aliaj lingvoj oni enkondukas fremdajn neologismojn en la Samean, kaj dum la 20-a jarcento oni enigis multajn novajn vortojn, laŭ la teknika kaj socia evoluoj. En la Lulea Samea, ekzemple, plejmultaj fremdvortoj ekhavas finaĵon -a:
presidentta
departemennta
kultuvrra
studenta
e-poassta
("retpoŝto"),
webba
("reto", laŭ la Angla
web
).
Alfabetoj
redakti
redakti fonton
Sameaj lingvoj uzas plivastigitan
latinan alfabeton
. Unuaj provoj skribi la samean estis faritaj jam en fino de 18-a jarcento, sed la evoluon de skriba formo malhelpis manko de unueca ortografio. Nur en 1978 la nord-samea ricevis unuecan ortografion, kiu estas uzata en ĉiuj tri landoj.
Nord-samea:
16
Áá Čč Đđ Ŋŋ Šš Ŧŧ Žž
Anar-samea:
Áá Ââ Ää Čč Đđ Šš Žž
Skolt-samea:
Áá Ââ Čč Ʒʒ Ǯǯ Đđ Ǧǧ Ǥǥ Ǩǩ Ŋŋ Õõ Šš Žž Åå Ää (
moliga signo ´)
Lule-samea en Svedio:
Áá Åå Ńń Ää
Lule-samea en Norvegio:
Áá Åå Ńń Ææ
Sud-samea en Svedio:
Ää Öö Åå
Sud-samea en Norvegio:
Ææ Øø Åå
Kildin-samea lingvo uzas plivastigitan
cirilan alfabeton
: Аа Ӓӓ Бб Вв Гг Дд Ее Ёё Жж Зз Ии Йй Ӣӣ Кк Лл Ӆӆ Мм Ӎӎ Нн Ӊӊ Ӈӈ Оо Пп Рр Ҏҏ Сс Тт Уу Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ъъ Ыы Ьь Ҍҍ Ээ Ӭӭ Юю Яя Јј Ѣѣ ʼ.
Specimenoj
redakti
redakti fonton
La
Patro Nia
Nord-Samea
17
Áhččámet, don guhte leat almmis.
Basuhuvvos du namma.
Bohtos du riika.
Šaddos du dáhttu,
mo almmis nu maiddái eatnama alde.
Atte midjiide odne min beaivválaš láibbi.
Ja atte midjiide min suttuid ándagassii,
nugo miige ándagassii addit velggolaččaidasamet.
Alege doalvvo min geahččalussii,
muhto beastte min bahás eret.
Dasgo du lea riika ja fápmu ja gudni agálašvuhtii.
Ámen.
Lulea Samea
Áhttje mijá
guhti le almen.
Ájlistuvvus duv namma.
Båhtus duv rijkka.
Sjaddus duv sidot gåk almen,
nåv aj ednamin.
Vatte midjij uddni mijá bäjvvásasj lájbev.
Ja luojte midjij suttojdimme ándagis,
nåv gåk mij aj luojttep mijá velgulattjajda.
Ja ale mijáv gähttjalibmáj lájddi,
ájnat várjjala mijáv bahás.
(Juhte duv le rijkka ja fábmo ja herlukvuohta ihkeven ájggáj.)
Amen.
Ekzemploj pri vortaj diferencoj inter sameaj lingvoj
redakti
redakti fonton
vorto/lingvo
nordsamea
sudsamea
lulesamea
anarsamea
skoltsamea
Kantocigno
njukča
njuktje
sjnjuktja
njuhčâ (jesmi)
njuhčč
Reĝa aglo
goaskin
aarhtse, sååjte
goasskem
kuáskim
kuäʹcǩǩem
Nikteo
skuolfi
vaarhuge, jïjsenledtie
guvggo
skyelfi, jievjâoppuv
tuõddârhõʹppi
Fonto:
Samelingva birdovortaro
Referencoj
redakti
redakti fonton
"Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon
, de Marie Roué, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 26-27. Tradukis el la angla lingvo
Ursula Grattapaglia
Brazilo
).
Eŭrovido de la minoritataj lingvoj
estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
Aili:
Bajimusas
(tegmentopinto)
, kanto dum
Eurovision Minorities Languages 2022
, la
Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo
, YouTube.
ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
ĉ. 20 parolantoj en Svedio
ĉ. 20 parolantoj en Svedio
ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
sää´mǩiõll
, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.
anarâškiellâ
ĉ. 300 parolantoj en Finnlando
самь Кӣлл;
ĉ. 650 parolantoj en Rusio
ĉ. 6 parolantoj, malaperanta
mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
la lasta parolanto mortis en 2003
16,0
16,1
Hans-Hermann Bartens. (1989)
Lehrbuch der saamischen Sprache
. Hamburg: Helmut Buske Verlag.
ISBN 3-87118-885-9
rompita ligilo
Finnlanda Eklezia Meslibro en la Nordsamea, 2000
Vidu ankaŭ
redakti
redakti fonton
Latinliterigo en Sovetunio
Urala lingvaro
Sameoj
Sameio
Samelingva literaturo
Isák
Samea lingvaro en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Kategorio Samea lingvaro en la
Vikimedia Komunejo
(Multrimedaj datumoj)
Eksteraj ligiloj
redakti
redakti fonton
Bibliotekoj
PeEnEo
3776
GND
4099058-8
LCCN
sh85074670
BNF
11947341s
NDL
00577147
NKC
ph122179
BNE
XX541623
Elŝutita el "
Kategorioj
Samea lingvaro
Lingvoj de Svedio
Lingvoj de Finnlando
Lingvoj de Rusio
Lingvoj de Norvegio
Lingvoj laŭ alfabeto
Kaŝitaj kategorioj:
Paĝoj kun ne-numeraj argumentoj de formatnum
Artikoloj kun rompitaj ligiloj
Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn
Samea lingvaro
Aldoni temon