La sveda lingvo (svede svenska) apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro kaj estas klare la plej granda lingvo en tiu grupo. Ĝi estas parolata en Svedujo kaj en partoj de Finnlando (precipe en la Finna insularo kaj uusimaaanaj kaj sudostrobotniaj marbordaj regionoj), de totale ĉirkaŭ 10 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj. Tiuj kvar lingvoj estas grandparte inter si kompreneblaj. La norvega estas por svedoj kaj danoj pli facile komprenebla ol la dana por svedoj kaj la sveda por danoj. La sveda gramatiko estas relative simpla. Kazoj preskaŭ ne ekzistas, kaj verbojn oni fleksias nur laŭ tenso, ne laŭ persono, same kiel Esperanto faras. La longecaj diferencoj de la fonemoj estas fonemaj, kaj la sveda estas ete ankaŭ tonala lingvo. La ortografio estas parte sed neniel perfekte fonetika. La svedan oni skribas per normalaj latinaj literoj kaj la literoj å, ä kaj ö.

Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado. Tiaj dialektoj estas ankau en Finnlando en la svedparolanta Ostrobotnio. Ne estas facile fari tute precizan limon inter rikssvenska kaj la dana – en dania dialekta esplorado plu oni taksas kiel variantoj de la dana iujn sudajn svediajn dialektojn.

La plej malnovaj tekstoj, kiuj estas trovita en Svedio, estas runŝtonaj. Al la plej fruaj latinalfabetaj tekstoj en la sveda apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto.

Oficiala pozicio

Ekde 2009 laŭ la sveda leĝo la sveda estas huvudspråk (ĉeflingvo). Laŭ la finnlanda leĝo estas kune kun la finna svede nationalspråk kaj finne kansalliskieli de Finnlando – la ambaŭ termoj signifas "nacia lingvo". La termoj huvudspråk, nationalspråk kaj kansalliskieli estas praktike proksimume kiel la termo oficiala lingvo en multaj aliaj landoj, kvankam la leĝo de tiuj du landoj ne konas tiun termon. En Finnlando komunumo estas dulingva (sveda kaj finna) se la svedlingvanoj estas minimume proksimume 8 % aux absolute proksimume 3000 %).

Specimeno (la Patro Nia)

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)

Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.)

Historio

Skribsistemo

La sveda alfabeto havas 29 literojn, 26 de la latina alfabeto, kaj aldone tri; å, ä kaj ö. Tiujn tri oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kun diakritaj signoj. W ne apartenas al la pura sveda skribsistemo. Ankaŭ q kaj z estas malordinaraj, kaj c aperas preskaŭ nur en la literunuigo ck kaj laŭ germana antaŭbildo inter s kaj h en iuj malmultaj vortoj kiel schack (ŝako). La litero å iĝis tiel, ke en multaj vortoj la fonetika prononco de a ŝanĝis al o kaj oni volis esprimi la novan prononcon sed ne forigi la literon a kaj tial oni komencis marki etan literon o en multaj vortoj sur la litero a.

Fonologio

Konsonantoj

K, p kaj t estas plejparte aspiritaj, kiel en la angla kaj germana. La finna sveda estas escepto: aspiro plejparte forestas, sed la aspirita plozivo ofte estis anstataŭigita per ĝemela plozivo.

Vokaloj

9 vokaloj ekzistas en ĉi tiu lingvo:

  • a
  • ä inter "a" kaj "e", sama kiel germana "ä" aŭ norvega "æ"
  • å sama kiel esperanta "o"
  • e
  • i
  • o malstabila, kvankam ofte konsiderata kiel unu vokalo, ĝia prononco dependas de kunteksto kaj dialekto, varias inter "o" (ekzemple en subjunkcio "som") kaj esperanta "u" (ekzemple en adjektivo "tom"), aŭ io meze, aparte ĝi estas literumata ĉiam kiel esperanta "u"
  • ö sama kiel germana "ö" aŭ norvega "ø"
  • u inter esperanta "u" kaj germana "ü"
  • y inter "i" kaj germana "ü"

Vokalsistemo de la finnlanda sveda iomete malsamas kompare kun la svedia sveda.

Gramatiko

La gramatiko de la sveda estas plejparte simpla kaj facile lerni – tio validas ankaŭ al la finnlanda sveda krom iuj vere arkaikaj ostrobotniaj dialektoj,

Substantivoj

Sveda lingvo havas du gramatikajn genusojn: pli ofta genuso, kies malklara artikolo estas en kaj malpli ofta genuso, kies malklara artikolo estas ett. La en-genuso iĝis do, ke la maskla kaj femina genuso estis unuigita. Klaraj artikoloj de sveda estas sufiksaj. Ekzemploj pri fleksio:

  • En-vorto, kies lasta litero estas a: en flicka (knabino), flickan (la knabino), flickor (knabinoj), flickorna (la knabinoj)
  • en-vorto, kies lasta litero estas e: en pojke (knabo), pojken (la knabo), pojkar (knaboj), pojkarna (la knaboj)
  • en-vorto, kies lasta litero estas konsonanto: en elev (lernanto), eleven (la lernanto), elever (lernantoj), eleverna (la lernantoj)
  • ett-vorto, kies lasta litero estas e: ett äpple (pomo), äpplet (la pomo), äpplen (pomoj), äpplena (la pomoj)
  • ett-vorto, kies lasta litero estas konsonanto: ett hus (domo), huset (la domo), hus (domoj), husen (la domoj)

Tiu konsilo estis farita por emigrantoj en Svedio dum 1980-aj jaroj. Nuntempe ĝin uzas ankaŭ multaj instruistoj en Finnlando.

Sveda lingvo havas du kazojn: sensufiksan nominativon kaj genitivon. Sufikso de substantiva genitivo estas -s. La personpronominoj havas apartajn objektajn morfojn: mig (min), dig (vin), honom (lin), henne (ŝin), oss (nin), er (vin) dem (ilin).

Verboj

Tempusoj de sveda estas prezenco, preterito, perfekto kaj pluskvamperfekto. La svedan preteriton oni nomas imperfekto, sed pri sia signifo tiu tempuso estas preterito. La regulaj verboj havas preteritan sufikson -de krom en iuj mallongaj verboj -dde kiel födde (naskis), se la lasta litero ne estas k, p, t, s aŭ x. Se la lasta litero estas iu en tiuj kvin, la sufikso estas -te. Perfekto kaj pluskvamperfekto estas konstruata per helpverbo ha (antaŭe hava) kaj supino, kiu estas t-fina morfo, kiu naskiĝis el perfekto de participo. Prezenco de participo havas finon -ande aŭ -ende. Finaĵo de infinitivo de plejmultaj (regulaj kaj neregulaj) verboj estas -a.

Ekzemple:

visslar (fajfas, fajfos), visslade (fajfis), har visslat (fajfis), hade visslat (fajfis), visslande (fajfanta, fajfante), vissla (fajfi, fajfu)

La pasivo estas konstruata per sufikso -s. En prezenca pasivo ne estas tempusa sufikso.

visslas (estas fajfata), visslades (estis fajfita).

La verbo vara (esti) flekcias:

är (estas, estos), var (estis, estu), har varit (estis), hade varit (estis), varande (estanta, estante), vara (esti).

Oni demandas (same ol en la germana) do, ke la verbo antaŭas la subjekton.

Jag visslar (mi fajfas), visslar jag? (ĉu mi fajfas?), du var (vi estis), var du? (ĉu vi estis?).

En la sveda verboj, same kiel en Esperanto, nuntempe ne normale estas apartajn formojn laŭ gramatika persono, sed la unuan kaj duan personon esprimas nur personpronomo kaj ankaŭ pluralpersonaj formoj ne normale ekzistas. Tio validas por ĉiuj verboj, inkluzive la neregulaj kaj la verbo "vara" ("esti"). Antaŭe ekzistis apartaj pluralaj formoj. Ili malaperis el ĉiutaga parolado antaŭ jaro 1900 krom kelkaj eksterdialektoj kaj tio okazis ne nur en Svedio sed ankaŭ en Finnlando, kvankam la finna-sveda konservis kelkajn trajtojn, kiuj malaperis de la sveda lingvo de Svedio. Ili estis forigita el la lasta gazeto kaj oficialaj rekomendoj dum 1950-aj jaroj, kaj en 1968 ili estis forigitaj el leĝtekstoj. Nuntempe ili estas uzata preskaŭ nur en jubileaj paroloj, se eĉ en ili. En Finnlando dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kelkaj svedaj instruistoj estis kritikitaj pro tio, ke ili instruis pri tiuj morfoj kaj ne rakontis, ke nuntempe oni uzas ilin preskaŭ neniom. Ankaŭ alie la gramatiko multe simpliĝis, ekzemple nombro de kazoj de substantivoj malpliis el kvin al du.

Adjektivoj

Plej multaj adjektivoj estas fleksiitaj laŭ la substantivo, per kiu ili finiĝas. Ett-genitivaj vortoj kutime postulas adjektivon finiĝantan per -t en la singularo. Kaj en- kaj ett-genitivaj vortoj kutime postulas adjektivon finiĝantan per a en la pluralo, kiu ankaŭ estas uzata en la singularo, ekzemple antaŭ la difinita formo kaj inter la genitivo kaj la substantivo. Ekzistas ankaŭ kelkaj adjektivoj, kiuj ne fleksias, el kiuj la plej rimarkinda estas bra (bona). La adjektivoj ricevas saman sufikson nedepende la situacio, ne nur pre la substantivo kiel en la germana.

Vortprovizo

Dialektoj

La sveda en Finnlando

Finlandssvenska (sveda de Finnlando) havas sametan akcenton ol finna lingvo kaj ankaŭ iujn aliajn influojn el la finna, kaj aliflanke ekzistas diferencoj kun la svedia sveda tial, ke ne okazis ĉiuj samaj ŝanĝoj ol en la svedia sveda.La sveda estas ankaŭ unu el la du naciaj lingvoj de Finnlando, kie ĝi havas tre fortan pozicion pro historiaj kaj politikaj kialoj, kvankam ĝiaj denaskaj parolantoj estas nur ĉirkaŭ 5% el la loĝantaro de Finnlando[1] kaj granda parto de tiu malplimulto estas praktike dulingva. Ĝi estas ekzemple deviga lernfako en preskaŭ ĉiuj lernejoj kaj parte armee. Krom en la etaj svedparolantaj regionoj ankaŭ ekzemple en Helsinko, Vantaa, Espoo kaj Turku ekzemple la ĉiuj kuracistoj kaj dentistoj devas kapabli servi ankaŭ svede kaj la ĉiuj strataj signoj devas esti dulingvaj (finna kaj sveda). La sveda lingvoscio estas postulo por ankaŭ vere multaj tiaj laboroj, kie oni ne praktike reale necesas tiun lingvoscion. En la ĉiuj produktpakoj, kiuj estas vendete en la vendejoj, devas esti la teksto ankaŭ svede. La proporcio de svedlingvaj televidprogramoj estas relative multe pli alta ol la relativa proporcio de svedlingvaj homoj en la loĝantaro. La Sveda Popola Partio de Finnlando, kies ĉefa celo estas apogi la devigan svedan, estas inkludita en la registaron normale preskaux memevidente. Ĝi estas unu el la partioj, kiuj havas la plej grandan politikan potencon en Finnlando, kvankam ĝiaj subtenantoj reprezentas nur 3-4 procentojn de la loĝantaro. Tio, ke do malgranda malplimulta lingvo, kiu aliloke en la mondo aperas nur en unu najbarlando, havas tian pozicion, speciale ĝia deviga lerneja instruo, peras fortajn grandparte emociajn opiniojn por kaj kontraŭ. Ekzemple multaj instruistoj de la sveda kaj membroj (plejo el ili mem svedlingvaj) de la lingvonaciisma Sveda Popola Partio de Finnlando admiras tiun pozicion, sed iuj estas amaraj kaj havas emocion de nacia humiligo kaj submetiĝo. Krome iuj kritikantoj taksas, ke ĝi malpliigas tro multe tempon, forton kaj monon kaj unuflankigas la lingvoscion en la lando.

Vidu ankaŭ

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Svensk" en la norvega vikipedio (fonta versio 8178844). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj.