Vivo - Vikicitaro
Saltu al enhavo
El Vikicitaro
Vivo
Vivo
Aliaj projektoj
Vivo en
Vikipedio
Vivo en
Komuneja kategorio
Vivo en
Vikivortaro
Vivo
estas karakterizaĵo kiu karakterizas fizikajn unuojn kiuj havas biologiajn procezojn disde tiuj kiuj ne tion havas, ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj.
Citaĵoj
redakti
Erich Fromm
redakti
[pri
mezepoko
] Kvankam tiutempe ne ekzistis
individuismo
en la nuna
senco
de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu
libereco
de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de
konkreta individuismo en reala vivo
Erich Fromm
, Fuĝo for de libereco [1941]
Komuna trajto de la tuta
aŭtoritata
pensado
konsistas en konvinko, ke la vivo estas difinata de la
fortoj
, troviĝantaj ekster la
homo
, ekster liaj interesoj kaj
deziroj
. La sola ebla
feliĉo
konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj.
Erich Fromm
, Fuĝo for de libereco [1941]
La vivo havas propran dinamikon:
homo
devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata,
energio
, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al
detruado
. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo.
Erich Fromm
, Fuĝo for de libereco [1941]
La nuntempa
homo
soifas la vivon, sed ĉar li estas
roboto
, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo:
drinkado
sporto
aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj
pasioj
sur ekrano.
Erich Fromm
, Fuĝo for de libereco [1941]
…en la vivo haveblas nur unu
senco
— la vivo mem.
Erich Fromm
, Fuĝo for de libereco [1941]
Aleksander Herzen
redakti
Nia vivo estas konstanta
fuĝo
for de si mem, kvazaŭ
konsciencriproĉoj
persekutas, timigas nin. [...] ni paŝas laŭ la vivo duondorme kaj mortas en haladzo de absurdaĵoj kaj bagatelaĵoj, sen sufiĉe rekonsciiĝi.
Наша жизнь — постоянное бегство от себя, точно угрызения совести преследуют, пугают нас. [...] мы проходим по жизни спросонья и умираем в чаду нелепости и пустяков, не пришедши путем в себя.
Aleksander Herzen
, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
La vivo ne atingas la
celon
, sed plenumas ĉion eblan, daŭrigas ĉion efektivigitan, ĝi ĉiam pretas fari
paŝon
plu — por vivi pli komplete, pli multe vivi se eblas; la alia celo mankas. Ni ofte traktas kiel celon sinsekvajn fazojn de la sama
evoluo
al kiu ni alkutimiĝis; ni opinias ke celo de
infano
estas plenaĝo, ĉar li iĝas plenaĝulo, sed la celo de la infano estas pli ĝuste — ludi, ĝui, esti infano. Se rigardi definitive, la celo de ĉio viva estas la
morto
Жизнь не достигает цели, а осуществляет все возможное, продолжает все осуществленное, она всегда готова шагнуть дальше — затем, чтоб полнее жить, еще больше жить, если можно; другой цели нет. Мы часто за цель принимаем последовательные фазы одного и того же развития, к которому мы приучились; мы думаем, что цель ребенка совершеннолетие, потому что он делается совершеннолетним, а цель ребенка скорее — играть, наслаждаться, быть ребенком. Если смотреть на предел, то цель всего живого — смерть.
Aleksander Herzen
, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Eric Hoffer
redakti
Certeco
pri si mem povas esti limigita, sed
kredo
je sia
lando
, je sia
religio
raso
aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas
forgesi
. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja
morti
por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto.
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al
egaleco
kaj
frateco
ol al
libereco
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto.
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
Disdegna traktado de
nuntempo
helpas al
profetado
. El bone akomoditaj al la vivo
homoj
formiĝas malbonaj profetoj.
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
Agrabla vivo malebligas al ni rimarki
eblecon
de drastaj
ŝanĝoj
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
La vivantaj per plensanga kaj plenvalora vivo homoj kutime ne volas morti nek por propraj interesoj, nek por la
patrujo
, nek por iu ajn “sankta afero”.
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke
homoj
pretas morti por
butono
, por
flago
, por
vorto
, por
opinio
, por
mito
ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi.
Eric Hoffer
, La vera kredanto [1951]
José Ortega y Gasset
redakti
…la
mondo
subite kreskis kaj kun ĝi kreskis la vivo. Unuavice ĝi iĝis
planeda
; mi volas diri, ke vivo de ordinara
homo
enspacigas hodiaŭ la tutan planedon…
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Nome pro tio, ke vivotempo estas limigita, nome pro tio ke la
homoj
estas mortontaj, ili hastas superi, akiri ĉion, kio riceveblas tro longe kaj tro malfrue. La
Sinjoro
, eterne vivanta, ne bezonas
aŭton
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Eĉ en la plej malbona kazo, kiam la vivo mallarĝiĝas ĝis unusola elirejo, ĉiam haveblas ankaŭ la dua — foriro el la vivo. Sed ja foriro el la vivo ankaŭ estas ĝia parto, same kiel
pordo
estas parto de la
domo
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Cirkonstancoj
kaj
decidoj
estas la ĉefaj komponantoj de la vivo.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Vivi signifas eterne esti kondamnita al
libero
, eterne decidi kio vi iĝos en tiu ĉi
mondo
. Kaj decidi senlace kaj senhalte. Eĉ sin lasante senespere al volo de la
hazardo
, ni faras decidon — ne decidi.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
…antaŭe ordinara
homo
eĉ ne supozis pri tia vivosenlimeco. Inverse, la vivo estis por li peza
sorto
. Li ekde naskiĝo perceptis ĝin kvazaŭ
amason
da obstakloj, al kiuj li devas obei kaj enpremiĝi je destinitan por li fendon.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Ni estas unuavice tio, kion faras el ni la
mondo
, kaj la ĉefaj trajtoj de nia
animo
estas stampitaj sur ĝi de ĉirkaŭaĵo. Tio ja ne mirindas, ĉar vivi signifas enviviĝi en la mondon.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
La vivo kiel
ekzameno
— jen kio estas la nobla vivo.
Nobleco
estas difinata per
postulemo
kaj
devo
, ne per
rajtoj
. Noblesse oblige [france: Nobleco devigas].
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
…kiam al la ordinara
homo
la
mondo
kaj la vivo vaste malfermiĝis, lia
animo
al ili fermiĝis komplete.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Aristokrato
heredas, do alproprigas vivkondiĉojn, kiujn kreis ne li kaj kies ekzistado ne estas nature ligita al lia kaj nur lia vivo. Ekde naskiĝo li tuj kaj senpense eniĝas je la kerno de siaj
riĉaĵoj
kaj
privilegioj
. Interne nenio parencigas lin al ili, ĉar ili devenas ne de li mem. Tio estas grandega kiraskovraĵo, malplena ŝelo de alia vivo, de alia estaĵo, de praulo. Kaj li mem estas nura
heredanto
, do portas ŝelon de fremda vivo. Kio atendas lin? Kiun vivon li devos vivi — ĉu la sian aŭ de sia praulo? Neniun. Li estas kondamnita reprezenti aliulon, do estas nek si mem, nek aliulo.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Ĉiu vivo estas
lukto
; kaj luktas por iĝi si mem.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Sinki, fali,
humiliĝi
— tio estas rezigni je si mem, je tiu, en kiu vi devis realiĝi. La vera
ekzistado
ĉe tio ne malaperas, sed iĝas
riproĉa
ombro
fantomo
, kiu eterne memorigas kiom malnobla estas tiu sorto kaj kiom malsimila ĝi devis iĝi. Tia vivo estas nura malsukcesa
sinmortigo
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
[pri kvazaŭ helpemaj
hispanoj
, pretaj ĉiĉeroni turistojn] Ĉu mia samlandano vere ien iris? Ĉar tre povas esti kaj ofte estas, ke li faris tion sen ajna neceso, kaj iris nur rigardi fremdan vivon, ĉu ĝi plenigos lian propran aŭ ne. Mi plurfoje konvinkiĝis, ke miaj samlandanoj eliras surstraten kun espero renkonti eksterlandanon, kiun oni povos ĉiĉeroni.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
…la vivo unuarigarde estas
ĥaoso
, en kiu oni perdiĝas.
Homo
supozas tion, sed timas alfronti vizaĝon al vizaĝo minacan
realon
kaj disiĝas de ĝi per fantazia kuliso, sur kiu ĉio estas bildigita simple kaj kompreneble. Li tute ne zorgas pri tio, ke liaj “
ideoj
” malsimilas al
vero
— por li tio estas tranĉeoj por pasigi
tempon
for de la propra vivo, aŭ teruraj grimacoj por fortimigi la realon.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Helaj kapoj estas tiuj, kiuj seniĝas je
fantaziaj
ideoj
”, rigardas la vivon de proksime kaj vidas, ke ĉio en ĝi estas diskutebla kaj divenebla, kaj sentas ke li pereas. Kaj ĉar vivi signifas nome senti sin pereanta, nur agnosko de tiu vero kondukas al si mem, helpas akiri sian verecon, elgrimpi sur firman grundon.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
scienco
laŭnature estas forkuro de la vivo (plejparto de la
homoj
de scienco sin fordonas al ĝi pro
timo
alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio eskzistas ilia fama
senhelpeco
en konkretaj vivcirkonstancoj).
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
…la vivo en la tuta
mondo
sinkis je maldeca
sentempeco
… ĉio estas provizora, haste farita, ĉio estas nura prokrasto.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Ne ekzistas la vivo pli vera, natura, memgvida ol tiu, kiu formiĝas el neeviteblaj
eventoj
. Kaj ĉio kio estas en niaj manoj, ĉio kion ni rajtas akcepti, rifuzi, anstataŭigi per io alia — ĉio ĉi estas falsaĵoj.
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
La vera
riĉaĵo
de la
homo
estas riĉaĵo de la homaj
eraroj
, kolektita dum jarmiloj vivo
sperto
José Ortega y Gasset
, La ribelo de la amasoj (1930)
Carl Gustav Jung
redakti
Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la
gepatroj
, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al
infanoj
, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp.
Carl Gustav Jung
, La geedzeco kiel psikologia rilato
Kutime ŝanĝoj komenciĝas post alveno de la dua duono de la vivo. La vivomezo estas tempo de la altega
psikologia
graveco.
Carl Gustav Jung
, La geedzeco kiel psikologia rilato
La
homo
tute certe bezonas ĝeneralajn
konvinkojn
kaj
ideojn
, kiuj donas
sencon
al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la
Universo
. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon.
Carl Gustav Jung
, Arketipo kaj simbolo
Destino de la
religiaj
simboloj
estas doni sencon al la homa vivo.
Carl Gustav Jung
, Arketipo kaj simbolo
Nian nuntempan vivon regas la Diino de
Racio
, nia plej granda kaj plej tragika
iluzio
Carl Gustav Jung
, Arketipo kaj simbolo
La vivo estas kaj
stulta
kaj plena je
senco
. Se ne
ridi
pri la unua kaj ne
pensi
pri la dua, ĝi iĝas banala.
Carl Gustav Jung
, Arketipo kaj simbolo
...seriozaj
problemoj
de la vivo neniam komplete solviĝas. Se tamen aperas impreso ke ili estas solvitaj, tio estas klara signo, ke io estas malatentita. Ŝajnas ke signifo kaj celo de la problemo konsistas en ne ĝia solvo, sed en nia senĉesa laboro pri tio. Nur tio savas nin de
stultiĝo
kaj halto en la
evoluo
Carl Gustav Jung
, Etapoj de la vivo
...nur malmultaj
homoj
elektas la [vivon kiel sian
arton
, dum ĝi estas la plej elstara kaj rara el ĉiuj artoj.
Carl Gustav Jung
, Etapoj de la vivo
Por la
psikoterapeŭto
la
maljuna homo
, kiu ne povas adiaŭi la vivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la
juna homo
, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj.
Carl Gustav Jung
, Etapoj de la vivo
Dum la
homo
, perfidante sian
leĝon
, maltrafas eblecon iĝi
individuo
, li perdas
sencon
de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema
naturo
neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas.
Carl Gustav Jung
, Evoluo de la individuo
Morteza Mirbaghian
redakti
Vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel
testudo
Morteza Mirbaghian
Oni devas vivi du fojojn, por koni la vivo-vojon.
Morteza Mirbaghian
Zamenhofa proverbaro
redakti
Pliaj citaĵoj ĉe
Zamenhofa proverbaro
Ne mankas
tombo
por mortinto nek
pano
por vivanto.
Zamenhofa proverbaro
Elpeli iun el la
mondo
de la vivuloj.
Zamenhofa proverbaro
Aliaj aŭtoroj
redakti
La vivo ne estas io, ĝi ĉiam estas nur
ebleco
por io.
Friedrich Hebbel
En la vivo estas du
tragedioj
. Unu estas ne atingi efektivigon de sia plej kara
deziro
. La dua estas atingi ĝin.
George Bernard Shaw
Por ne esti konstante turmentitaj sklavoj de l’tempo, ebriiĝu, ebriiĝu senĉese ! Per vino, poezio aŭ virto laŭplaĉe.
Charles BEAUDELAIRE
Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj.
Ludwig Wittgenstein
Dum ni biologie regresas, biografie ni progresas.
Charlotte BÜHLER
Ĉio al kio ni dediĉas nian vivon, ekas per
emocio
Konrad Lorenz
La tuta vivo estas
puno
Seneko la pli juna
(parolante pri malsanulejo) Ĉi tie la
malsanuloj
sinsekvas tiel, kiel la
generacioj
sur tero. Sed la generacioj ne resaniĝas.
André MALRAUX
La vivo estas formo de
ekzistado
de proteinaj korpoj. Mi ĝojas, se mia proteina korpo alportas malgrandan utilon al la aliaj proteinaj korpoj.
Жизнь — способ существования белковых тел. Я рад, если мое белковое тело приносит небольшую пользу другим белковым телам.
Aleksej Navalnij
, [Intervjuo ĉe Kommersant la 7-an de decembro 2010]
Sen
amikoj
neniu elektus vivi, kvankam li havus ĉiujn aliajn varojn.
Aristotelo
La vivo estas ondo, kiu en neniuj du sinsekvaj momentoj de sia
ekzisto
konsistas el la samaj partikloj.
(angle) Life is a wave, which in no two consecutive moments of its existence is composed of the same particles.
John Tyndall
Kiam mi parolas pri la
celo
de vivo, mi pensas ne nur pri la homa vivo, sed pri la tuta vivo sur la Tero kaj pri la vivo, kiu devas ekzisti sur aliaj planedoj tra la
universo
. Nur pri la vivo sur la Tero oni tamen povas paroli kun ajna certeco. Ŝajnas al mi, ke ĉiu vivo sur la Tero, la sumo de vivo sur la Tero, havas celon.
(angle) When I talk of the purpose of life, I am thinking not only of human life, but of all life on Earth and of the life which must exist upon other planets throughout the universe. It is only of life on Earth, however, that one can speak with any certainty. It seems to me that all life on Earth, the sum total of life upon the Earth, has purpose.
Clifford D. Simak
Vivu kvazaŭ vi mortus morgaŭ.
Lernu
kvazaŭ vi vivus
eterne
Mohandas Karamchand Gandhi
Estas nur unu bona afero en la vivo, kaj tio estas
amo
Guy de Maupassant
La vivo estas
mistero
por esti vivita, ne
problemo
por esti solvita.
Søren Kierkegaard
Ĉu la vivo ne estas la plej
stranga
afero, kiun vi iam vidis?
(angle) Isn't life the strangest thing you've ever seen?
Patricia Rozema
Ĝi estas
paradoksa
sed profunde vera kaj grava
principo
de vivo, ke la plej verŝajna maniero atingi
celon
estas celi ne tiun celon mem sed iun pli
ambician
celon preter ĝi.
(angle) It is a paradoxical but profoundly true and important principle of life that the most likely way to reach a goal is to be aiming not at that goal itself but at some more ambitious goal beyond it.
Arnold Toynbee
La plej belaj homoj, kiujn ni konas, estas tiuj, kiuj konis
malvenkon
, konis
suferon
, konis
lukton
, konis
perdon
, kaj trovis sian eliron el la profundo. Tiuj ĉi homoj havas
estimon
, sentemon kaj
komprenon
de la vivo, kiu plenigas ilin per
kompato
, mildeco kaj profunda ama zorgo. Belaj homoj ne nur ekzistas.
Elisabeth Kübler-Ross
Provu lerni
spiri
profunde, vere gustumi
manĝaĵojn
kiam vi manĝas, kaj kiam vi
dormas
vere dormu. Provu laŭeble esti tute vivanta per ĉiuj viaj fortoj, kaj kiam vi
ridas
, ridu kiel diable. Kaj kiam vi estu
kolera
, estu bona kaj kolera. Provu esti viva. Vi baldaŭ
mortos
(angle) Try to learn to breathe deeply, really to taste food when you eat, and when you sleep really to sleep. Try as much as possible to be wholly alive with all your might, and when you laugh, laugh like hell. And when you get angry, get good and angry. Try to be alive. You will be dead soon enough.
William Saroyan
La vivo ne estas
teorio
. Ĝi estas
realaĵo
, kun enecaj
devoj
al ĉio kaj ĉiuj.
(angle) Life is not theory. It is reality, with inherent duties to everything and everyone.
Tivadar Csontváry Kosztka
Mi volis vivi mian vivon, por ke homoj eksciu sendube, ke mi vivas, por ke kiam mi fine
mortos
, homoj sciu la
diferencon
certe inter mia vivo kaj mia morto.
(angle) I wanted to live my life so that people would know unmistakably that I am alive, so that when I finally die people will know the difference for sure between my living and my death.
June Jordan
Mi havas
revon
, ke miaj kvar malgrandaj
infanoj
iam vivos en nacio, kie ili ne estu juĝataj laŭ la
koloro
de sia haŭto, sed laŭ la enhavo de sia
karaktero
(angle) I have a dream that my four little children will one day live in a nation where they will not be judged by the color of their skin but by the content of their character.
Martin Luther King
La
signifo
de vivo ĉiam forevitis min kaj mi supozas, ke ĝi ĉiam
sukcesos
. Sed mi
amas
ĝin same.
(angle) Life's meaning has always eluded me and I guess it always will. But I love it just the same.
Elwyn Brooks White
Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi
lukto
de la
afrika
popolo
. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ
nigran
regadon. Mi ŝategis la
idealon
de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en
harmonio
kaj kun egalaj
ŝancoj
. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se
necesas
, ĝi estas idealo por kiu mi pretas
morti
(angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die.
Nelson Mandela
Mi volas
promeni
tra la vivo anstataŭ esti trenata tra ĝi.
(angle) I want to walk through life instead of being dragged through it.
Alanis Morissette
La
rekompenco
por vivado estas la vivado mem.
(angle) The reward for living is the living itself.
Charles Hartshorne
Vojaĝado
ŝanĝas
vin. Dum vi trairas tiun ĉi vivon kaj tiun ĉi
mondon
, vi iomete ŝanĝas aferojn, vi lasas
spurojn
, kvankam malgrandaj. Kaj kompense, vivo - kaj vojaĝoj - lasas spurojn sur vi. Plej ofte tiuj markoj - sur via
korpo
aŭ sur via
koro
- estas belaj. Tamen ofte ili
doloras
(angle) Travel changes you. As you move through this life and this world you change things slightly, you leave marks behind, however small. And in return, life — and travel — leaves marks on you. Most of the time, those marks — on your body or on your heart — are beautiful. Often, though, they hurt.
Anthony Bourdain
Ni aliĝas al la vivo nun per nia lasta
muskolo
- la
koro
(angle) We are adhering to life now with our last muscle — the heart.
Djuna Barnes
Se ne ĉeestas
amo
, ĝi estas multe, multe pli malfacile funkcii. Kiam amo ĉeestas, estas pli facile trakti la vivon.
(angle) If there's not love present, it's much, much harder to function. When there's love present, it's easier to deal with life.
Brian Wilson
La vivo havas nenian
signifon
apriore...
Dependas
de vi doni al ĝi signifon, kaj
valoron
estas nenio krom la signifo, kiun vi
elektas
Jean-Paul Sartre
Tre foje, se vi vere
atentas
, la vivo ne aĉas.
(angle) Very occasionally, if you really pay attention, life doesn’t suck.
Joss Whedon
La vivo estas
ŝerco
, kaj ĉiuj aferoj montras tion,
mi
pensis
tiel iam, kaj nun mi
scias
tion.
(angle) Life is a jest, and all things show it,
I thought so once, and now I know it.
John Gay
Tiu plej bona parto de la vivo de bona
viro
, - Liaj malgrandaj, sennomaj, nememoritaj
agoj
de
bonkoreco
kaj
amo
(angle) That best portion of a good man's life, — His little, nameless, unremembered acts of kindness and of love.
William Wordsworth
La vivo estas longa
leciono
pri
humileco
J. M. Barrie
La vivo de ĉiu viro estas
taglibro
, en kiu li intencas
verki
unu rakonton, kaj skribas alian; kaj lia plej humila horo estas kiam li
komparas
la volumon kia ĝi estas kun tio, kion li
ĵuris
fari.
J. M. Barrie
La vivo estas
tragedio
por tiuj, kiuj
sentas
, kaj
komedio
por tiuj, kiuj
pensas
Jean de La Bruyère
La vera
peko
kontraŭ la vivo estas misuzi kaj detrui
belon
, eĉ sian - eĉ pli, sian propran, ĉar tio estis metita en nian
prizorgon
kaj ni
respondecas
pri ĝia
bonfarto
(angle) The real sin against life is to abuse and destroy beauty, even one's own — even more, one's own, for that has been put in our care and we are responsible for its well-being.
Katherine Anne Porter
Ŝajnas, ke ekzistas ia
ordo
en la
universo
, en la movado de la
steloj
kaj la turniĝo de la
Tero
kaj la ŝanĝiĝo de la
sezonoj
, kaj eĉ en la ciklo de la homa vivo. Sed homa vivo mem estas preskaŭ pura
ĥaoso
. Ĉiu prenas sian sintenon, asertas siajn proprajn
rajtojn
kaj
sentojn
, miskomprenante la motivojn de aliaj, kaj la siajn.
(angle) There seems to be a kind of order in the universe, in the movement of the stars and the turning of the earth and the changing of the seasons, and even in the cycle of human life. But human life itself is almost pure chaos. Everyone takes his stance, asserts his own rights and feelings, mistaking the motives of others, and his own.
Katherine Anne Porter
La
universo
estas
fluo
, vivo estas
opinio
Marko Aŭrelio
Timi
amon
estas timi vivon, kaj tiuj, kiuj timas vivon, jam
mortis
Bertrand Russell
La bona vivo estas vivo
inspirita
de
amo
kaj gvidata de
scio
Bertrand Russell
Mi
preferus
vivi en mondo, kie mia vivo estas ĉirkaŭita de
mistero
, ol vivi en mondo tiel malgranda, ke mia
menso
povus
kompreni
ĝin.
(angle) I would rather live in a world where my life is surrounded by mystery than live in a world so small that my mind could comprehend it.
Harry Emerson Fosdick
Neniam diru "ne" al
aventuroj
. Ĉiam diru "jes", alie vi vivos tre
enuigan
vivon.
(angle) Never say "no" to adventures. Always say "yes", otherwise you’ll lead a very dull life.
Ian Fleming
Ĉu
feliĉa
aŭ
malfeliĉa
, la vivo de homo estas la sola
trezoro
, kiun li iam povas
posedi
Giacomo Casanova
Vivoj de grandaj viroj ĉiuj
memorigas
nin, ke
grandeco
ne
facilas
Ĉiuj morgaŭaj
herooj
estas la
herezuloj
de hodiaŭ.
(angle) Lives of great men all remind us greatness takes no easy way.
All the heroes of tomorrow are the heretics of today.
Yip Harburg
Tri aferoj en la homa vivo estas gravaj. La unua estas esti
afabla
. La dua estas esti afabla. Kaj la tria estas esti afabla.
(angle) Three things in human life are important. The first is to be kind. The second is to be kind. And the third is to be kind.
Henry James
La
arto
de vivo estas koni kiel
ĝui
iomete kaj
elteni
multon.
(angle) The art of life is to know how to enjoy a little and to endure much.
William Hazlitt
La vivo temas pri
lernado
; kiam vi ĉesas lerni, vi
mortas
(angle) Life is about learning; when you stop learning, you die.
Tom Clancy
Miloj da
kandeloj
povas esti ŝaltitaj de unu kandelo, kaj la vivo de la kandelo ne estos mallongigita.
Feliĉo
neniam malpliiĝas pro
dividado
Budho Gotamo
Se vi pasigos vian tutan vivon
atendante
la
ŝtormon
, vi neniam ĝuos la
sunbrilon
(angle) If you spend your whole life waiting for the storm, you'll never enjoy the sunshine.
Morris West
Militaj
tombejoj
en ĉiuj anguloj de la mondo estas silenta
atesto
pri la
malsukceso
de naciaj gvidantoj sanktigi homan vivon.
Jicĥak Rabin
Oni estas formanĝita de
Tempo
, ne ĉar oni vivas en Tempo, sed ĉar oni kredas je ĝia
realeco
, kaj tial forgesas aŭ malestimas
eternecon
Mircea Eliade
La tuta
sekreto
de la vivo estas
interesiĝi
pri unu afero profunde kaj pri mil aliaj aferoj bone.
(angle) The whole secret of life is to be interested in one thing profoundly and a thousand other things well.
Hugh Walpole
Iuj
elektoj
elektos vin. Kiel vi alfrontas tiujn ĉi elektojn, tiujn ĉi turnojn en la vojo, kun kia sinteno, pli ol la elektoj mem, estas kio
difinos
la kuntekston de via vivo.
(angle) Some choices will choose you. How you face these choices, these turns in the road, with what kind of attitude, more than the choices themselves, is what will define the context of your life.
Dana Reeve
Kiam ni
mortas
vekiĝas
.... Ni vidas, ke ni neniam vivis.
Henrik Ibsen
Ĉu la vivo estas tiel kara aŭ
paco
tiel dolĉa, ke ili povas esti
aĉetitaj
je la prezo de
ĉenoj
kaj
sklaveco
Malpermesu
tion, Ĉiopova Dio! Mi ne scias, kian kurson povas sekvi aliaj; sed al mi, donu
liberecon
aŭ donu
morton
(angle) Is life so dear or peace so sweet as to be purchased at the price of chains and slavery? Forbid it, Almighty God! I know not what course others may take; but as for me, give me liberty or give me death!
Patrick Henry
Ne ekzistas io ajn en la vivo de iu kiel negrava
tago
(angle) There's no such thing in anyone's life as an unimportant day.
Alexander Woolcott
Riĉeco
ofte forprenas
ŝancojn
de viroj kaj ankaŭ
malriĉecon
. Neniu povas diri al la riĉulo plu strebi, ĉar riĉulo faras la
leĝon
, kiu sanktigas kaj malplenigas sian propran vivon.
Seán O'Casey
Amo
estas vivo. Kaj se
mankas
al vi amo, mankas al vi vivo.
(angle) Love is life. And if you miss love, you miss life.
Leo Buscaglia
La vivo similas al
pejzaĝo
. Vi loĝas meze de ĝi sed povas priskribi ĝin nur de ekstera vidpunkto.
(angle) Life is like a landscape. You live in the midst of it but can describe it only from the vantage point of distance.
Charles Lindbergh
Ne
timu
morton
tiel multe kiel neadekvatan vivon.
Bertolt Brecht
La vivo estas mallonga kaj la
vero
funkcias longe kaj vivas longtempe:
permesu
al ni diri la veron.
Arthur Schopenhauer
Dormi
, vekiĝi, dormi, vekiĝi...
Mizera
vivo!
Franz Kafka
Kiam ni
mortas
vekiĝas.... Tiam ni vidas, ke ni neniam vivis.
Henrik Ibsen
, When We Dead Awaken (1899)
Vekemo estas la vojo al vivo. La
malsaĝulo
dormas. Kvazaŭ li estus jam mortinta, sed la
Majstro
estas maldorma. Kaj li vivas
eterne
Gautama Buddha
La vivo estas tiel amara, ke ĝi malfermas la emon
manĝi
ĉiutage.
(hispane) La vida es tan amarga que abre a diario las ganas de comer.
Enrique Jardiel Poncela
Kuraĝo
estas preskaŭ kontraŭdiro. Ĝi signifas fortan deziron vivi prenante la formon esti preta por
morto
(angle) Courage is almost a contradiction in terms. It means a strong desire to live taking the form of readiness to die.
Gilbert Keith Chesterton
La vivo neniam estas
libera
de kontraŭdiroj.
Manmohan Singh
Sen la
virino
, vivo estas pura prozo.
(hispane) Sin la mujer, la vida es pura prosa.
Rubén Darío
Kio malgajigas la vivon estas la
manko
de motivo.
George Eliot
Ne
timu
la vivon. Kredu ke la vivo estas
valora
, kaj via
kredo
helpos krei la
fakton
(angle) Be not afraid of life. Believe that life is worth living, and your belief will help create the fact.
William James
Ĉiu
idealigo
malriĉigas la vivon. Plibeligi ĝin estas forpreni ĝian
karakteron
de
komplikeco
- ĝi estas
detrui
ĝin.
(angle) All idealization makes life poorer. To beautify it is to take away its character of complexity - it is to destroy it.
Joseph Conrad
Memoro
kaj
forgeso
estas kiel vivo kaj
morto
unu por la alia. Vivi estas memori kaj memori estas vivi. Morti estas forgesi kaj forgesi estas morti.
(angle) Memory and forgetfulness are as life and death to one another. To live is to remember and to remember is to live. To die is to forget and to forget is to die.
Samuel Butler
Mi ĉiam ŝatas rigardi la
optimisman
flankon de la vivo, sed mi estas sufiĉe
realisma
por scii, ke la vivo estas kompleksa afero.
(angle) I always like to look on the optimistic side of life, but I am realistic enough to know that life is a complex matter.
Walt Disney
Nuntempe plej multaj viroj vivas kun brua
malespero
(angle) Nowadays most men lead lives of noisy desperation.
James Thurber
Ĉiu
momento
de la vivo de
homo
kaj de la
kompreno
kaj de la
volo
, estas nova
komenco
Emanuel Swedenborg
Jogo
estas kiel
muziko
. La
ritmo
de la
korpo
, la melodio de la
menso
kaj la
harmonio
de la
animo
kreas la simfonion de la vivo.
B. K. S. Iyengar
Pli bone estas
morti
pro
ideo
, kiu vivos, ol vivi por ideo, kiu mortos.
(angle) It is better to die for an idea that will live, than to live for an idea that will die.
Steve Biko
Estas malĝuste atendi
rekompencon
pro viaj
luktoj
. La rekompenco estas la ago de lukto mem, ne tio, kion vi
gajnas
. Kvankam vi ne povas atendi
venki
la absurdaĵon de la mondo, vi devas fari tiun
provon
. Tio estas
moralo
, tio estas
religio
. Tio estas
arto
. Tio estas vivo.
(angle) It is wrong to expect a reward for your struggles. The reward is the act of struggle itself, not what you win. Even though you can't expect to defeat the absurdity of the world, you must make that attempt. That's morality, that's religion. That's art. That's life.
Phil Ochs
Ni ĉiuj
renkontas
, almenaŭ unufoje en nia vivo, iun
individuon
, kiu eldiras
vortojn
, kiuj igas nin
pensi
por ĉiam. Estas viroj, kies frazoj estas
orakoloj
; kiuj densigas per unu frazo la
sekretojn
de la vivo; kiuj eldiras
aforismon
, kiu formas rolulon aŭ ilustras
ekziston
(angle) All of us encounter, at least once in our life, some individual who utters words that make us think forever. There are men whose phrases are oracles; who condense in one sentence the secrets of life; who blurt out an aphorism that forms a character or illustrates an existence.
Benjamin Disraeli
, Coningsby
La plej malbonaj
impulsoj
de la
homaro
povas travivi
generaciojn
jarcentojn
, eĉ
jarmilojn
. Kaj la plej bona el niaj individuaj
klopodoj
povas
morti
kun ni fine de unu sola vivo.
(angle) The very worst impulses of humankind can survive generations, centuries, even millennia. And the best of our individual efforts can die with us at the end of a single lifetime.
Elizabeth Kostova
Se homoj ne kredas, ke
matematiko
estas
simpla
, tio estas nur ĉar ili ne rimarkas, kiom
komplika
estas la vivo.
John von Neumann
Se via ĉiutaga vivo ŝajnas malbona, ne
kulpigu
ĝin; kulpigu vin, diru al vi, ke vi ne estas sufiĉe
poeta
por elvoki ĝiajn
riĉaĵojn
Rainer Maria Rilke
Oni
eraras
; tio estas vivo. Sed neniam estas eraro
ami
Romain Rolland
La vivo estas malrapidmova lavango, kaj neniu el ni stiras.
(angle) Life is a slow-motion avalanche, and none of us are steering.
Donald E. Westlake
Iu ajn vivo havas
valoron
kondiĉe ke oni atribuu valoron al la vivo de aliaj per
amo
amikeco
indigno
kaj
kompato
Simone de Beauvoir
Vi ne povas
decidi
kiel vi
mortos
aŭ kiam. Kion vi povas decidi estas kiel vi vivos nun.
(angle) You can't decide how you're going to die. Or when. What you can decide is how you're going to live now.
Joan Baez
Niaj vivoj komencas
finiĝi
la tagon, kiam ni
silentas
pri gravaj aferoj.
(angle) Our lives begin to end the day we become silent about things that matter.
Martin Luther King
Amo
ĉiam estis la plej grava afero en mia vivo, mi dirus la nura.
Stendhal
Vivo sur la
Tero
estas ĝismorta
batalo
... inter la
leĝo
de
amo
kaj la leĝo de
malamo
José Martí
Ĉiuj
magias
la tutan tempon diversmaniere. 'Vivo' plus '
signifo
' = magio.
Grant Morrison
La sola afero, kiun mi
bedaŭras
pri mia
pasinteco
, estas ĝia longeco. Se mi devus vivi mian vivon denove, mi farus la samajn
erarojn
, nur pli frue.
(angle) The only thing I regret about my past is the length of it. If I had to live my life again, I'd make the same mistakes, only sooner.
Tallulah Bankhead
Vivo estas tio, kio okazas al vi, dum vi insistas fari aliajn planojn.
Life is what happens to you while you're busy making other plans.
John Lennon
Ne datu la vivon, kiun vi vivis per kalkulado de la
horoj
kaj
tagoj
, kiujn kvankam vi spiris: vivo inde pasita devas esti mezurita per pli nobla linio, - per
faroj
, ne
jaroj
...
Date not the life which thou hast run by the mean of reckoning of the hours and days, which though hast breathed: a life spent worthily should be measured by a nobler line, — by deeds, not years...
Richard Brinsley Sheridan
Celo
de homa vivo, negrave kiu
regas
ĝin, estas
ami
ĉiun, kiu estas ĉirkaŭ por esti amata.
(angle) A purpose of human life, no matter who is controlling it, is to love whoever is around to be loved.
Kurt Vonnegut
Vivo estas tro
profunda
por
vortoj
, do ne provu priskribi ĝin, nur vivu ĝin.
(angle) Life is too deep for words, so don't try to describe it, just live it.
C. S. Lewis
Kio plej
gravas
estas ke ni
lernas
el vivado.
(angle) What matters most is that we learn from living.
Doris Lessing
Vidu ankaŭ
redakti
Morto
Referencoj
Intervjuo ĉe Kommersant la 7-an de decembro 2010
Unua "Citaĵo de la Tago" ĉe la anglalingva Vikicitaro
Elŝutita el "
Kategorio
Vivo
Kaŝitaj kategorioj:
Artikoloj kun ŝablono por temo
Artikoloj kun ligilo al Vikipedio
Artikoloj kun ligilo al Vikivortaro
Vivo
Aldoni temon
US